Alcobaça estas portugala urbo kiu apartenas al la distrikto de Leiria, Centra regiono kaj subregiono Okcidento kun ĉ. 15 800 loĝantoj. Alcobaça estis deklarita kiel urbo en 1995. Alcobaça estas sidejo de distrikto kun 417,05 km² kaj 56 794 loĝantoj (2001), subdividita en 18fregezioj.
Alcobaça estas konata pro ĝia cistercia monaĥejo, el kie naskiĝis la ĉirkaŭaj vilaĝoj de la regiono. La monaĥejo estis fondita sub ordono de Alfonso la 1a de Portugalio en la jaro 1148, kaj estis finkonstruita en 1222, el gotika stilo kun maŭraj influoj. Dum la Mezepoko eĉ rivalis kun aliaj grandaj cisterciaj monaĥejoj en Eŭropo; la ĉirkaŭfermita tereno de Alcobaça estis unu el la plej grandaj privataj proprietaĵoj en la Portugala Regno, ampleksante kelkajn najbarajn municipojn de Alcobaça kiel Nazaré.