Saltu al enhavo

Alcochete

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alcochete
municipo de Portugalio • setlejo • urbo de Portugalo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 2890
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 17 569  (2011) [+]
Loĝdenso 137 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 45′ N, 8° 58′ U (mapo)38.755277777778-8.9608333333333 [+]
Alto 1 m [+]
Areo 128,36 km² (12 836 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Alcochete (Portugalio)
Alcochete (Portugalio)
DEC
Situo de Alcochete

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alcochete [+]
vdr

Alcochete estas portugala urbo kaj municipo apartenanta al distrikto Setúbal, kaj en la Metropola Areo de Lisbono, kun ĉirkaŭ 19 145 loĝantoj (2021).

Ĝi estas subdividita en tri fregezioj. La municipo limas en la nordo kun la municipo Benavente, oriente kaj sudoriente kun Palmela, sudokcidente kun la municipo Montijo kaj nordokcidente kun la estuaro de la rivero Taĵo, en la antikva provinco Estremadura.

La sidejo estas en la loĝloko Alcochete, kiu havas ĉirkaŭ 13 328 loĝantojn (2021), nome en la samnoma freguesia Alcochete. Alcochete estas ankaŭ sidejo de la Natura Rezervejo de la Estuaro de Teĵo, kie estas nombraj salejoj kie nestumas diversas specioj de akvobirdoj. Spite al sia nomo, la Pafejo de Alcochete estas en la najbara municipo Benavente, proksime de Porto Alto kaj de Samora.

Freguesias[redakti | redakti fonton]

Regiona arkitekturo; domo kovrita de verdaj azuleĥoj.

La municipio estas dividita en jenaj submunicipoj:

  • Alcochete (sidejo);
  • Samouco (urbo);
  • São Francisco.

Historio[redakti | redakti fonton]

De romia epoko restis produktejo de ceramiko, nome de amforoj. Poste okazis loĝigo fare de araboj en la epoko de Al Andalus, en kiu abundis ruraj setlejoj (aldeia), agrikulturo de irigacio, kanaletoj kaj eble la etimologia deveno de la nuna loknomo (Al caxete, la forno). La rekonkero de la zono fare de kristanoj rezultis en aparteno de la teritorio al la Militordeno de Sant'Iago da Espada. De tiam prosperis la fabrikado de salo, kiun oni eksportis al Sudameriko.

Konstantaj apero de pesto en la apuda ŝtata ĉefurbo, kondukis la familioj de reĝoj kaj nobeloj en la 14-a kaj 15-a jarcentoj instaliĝi en Alcochete, ekzemple Johano la 1-a (fine de la 14-a jarcento) kaj la Infanto Fernando de Portugalio (Duko de Viseu kaj de Beja), (meze de la 15-a jarcento), kaj en Alcochete naskiĝis en 1469 la Infanto D. Manuel, poste reĝo Manuelo la 1-a.

En 1515, Alcochete ricevis foruon el la reĝo Manuelo la 1-a, kun Aldeia Gallega do Ribatejo (de 1514, poste Montijo) kio konfirmis la kategorion de urbo kiun Alcochete akiris en la 15-a jarcento. En tiu periodo oni rekonstruis la preĝejon, oni faris la pentraĵojn de la Kapelo de Nossa Senhora da Vida kaj de la Preĝejo da Misericórdia.

El la 16-a ĝis la 19-a jarcentoj, disvolviĝis en la areo la agrikulturo, brutobredado (ĉefe bovoj), kaj instaliĝis en la urbo la frandevena familio Ratton (industriisto kaj komercisto Jácome Ratton) kaj atingis grandan disvolviĝon la produktado de salo kaj la martransportado inter ambaŭ bordoj de la rivero Teĵo. Fine de la 19-a jarcento okazis ŝanĝoj inter la movadoj por municipoj kaj centrismaj kaj discentrismaj, rezulte en la perdo de municipa aŭtonomeco de Alcochete favore al municipo de Aldeia Galega (nune Montijo) kaj en Januaro 1898 oni restarigis la municipan aŭtonomecon.

La historio de Alcochete en la 20-a jarcento estis markita per la rezistado kontraŭ la diktatura reĝimo (Estado Novo), kaj el la 1960-aj jaroj oni instalis en Alcochete kelkajn industriojn (aluminifolio, pneŭoj kaj metalaj pakaĵoj). La disvolvigo de transportoj per fervojo, ŝoseoj kaj la ponto super la rivero Taĵo (ĉefe Ponto 25-a de aprilo) malpliigis la aktivecon de la martransportado; krome la minsalo anstataŭs la marsalon; kaj la poluado de la rivero Taĵo finigis la abundon de fiŝospecioj.

La Ponto Vasco da Gama, la urba kaj demografia eksplodo, kaj la sporta komplekso de Sporting Clube de Portugal kaj la komerca centro Freeport, metis Alcochete denove en grava situacio en la regiono.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo de São João Batista (Alcochete), gotika, trinava, kun sonorilturo kaj flanka pordo de stilo manuelino.
  • Preĝejo de Misericórdia, ununava, ege dekorita.
  • Kapelo de Nossa Senhora da Vida, ununava.
  • Ermitejo de Nossa Senhora dos Matos, ĉe Samouco.
  • Kapelo de Santo António da Ussa, en Herdade da Barroca d’Alva, imitanta ziguraton.
  • Ruinoj de la Konvento de São Francisco, en samnoma freguesia.
  • Ponto Cais, simbolo de Alcochete.
  • Urbodomo, novklasikisma, en Largo de São João.
  • Lar Barão de Samora Correia, en Rossio.
  • Palaceto de la Markizo de Soydos, en Largo Soydos.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]