Alcoroches
Alcoroches | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Senjorlando de Molina-Alto Tajo | ||
Poŝtkodo | 19310 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 131 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 38′ N, 1° 45′ U (mapo)40.628055555556-1.745Koordinatoj: 40° 38′ N, 1° 45′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 409 m [+] | ||
Areo | 32 km² (3 200 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Alcoroches [+] | |||
Alcoroches [alkoROĉes] estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 131 loĝantoj sur areo de 32 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4,1 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas alcorochanos [alkoroĈAnos].
Situo
[redakti | redakti fonton]Alcoroches situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la orienta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1409 m super marnivelo; je 150 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. Geografiaj koordinatoj estas 40°37′41″N 1°44′42″Ok. La teritorio havas komunan limon kun Alustante, Checa, Orea, Piqueras kaj Traíd.
Historio
[redakti | redakti fonton]Alcoroches estis unu el malmultaj vilaĝoj kiuj aĉetis sian suverenecon aŭ sendependon rilate al Molina de Aragón en la Mezepoko.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 138, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Alcoroches, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Alcoroches kie oni falis al la nunaj 138.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj. Somere plinombriĝas la loĝantaro. La plej parto de la teritorio estas forsta kaj taŭga por ĉasado. En vegetaĵaro estas pinoj kaj kverkoj (ekzemple "Quercus pyrenaica"), en la suda flanko, kaj anzinoj en la norda parto, krom Genista scorpia kaj cistoj en la montoj proksimaj al la loĝata kerno. Unu parto de tiuj arbaroj formas parton de la Natura Parko de Alto Tajo, el kiu la municipo estas integranto. La ekonomio baziĝas ĉefe en la konstruado, brutobredado kaj agrikulturo.