Aldea Real

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aldea Real
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 40292
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 281  (2023) [+]
Loĝdenso 11 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 11′ N, 4° 10′ U (mapo)41.185-4.1655555555556Koordinatoj: 41° 11′ N, 4° 10′ U (mapo) [+]
Alto 88 m [+]
Areo 25 km² (2 500 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Aldea Real (Provinco Segovio)
Aldea Real (Provinco Segovio)
DEC
Aldea Real
Aldea Real
Situo de Aldea Real
Aldea Real (Hispanio)
Aldea Real (Hispanio)
DEC
Aldea Real
Aldea Real
Situo de Aldea Real

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Aldea Real [+]
vdr

Aldea Real [alDEa ReAL] estas municipo en la centro de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la administracia dividaĵo Partido Judicial de Segovia (jurisdikcia partio de Segovio) en la sudoriento de la provinco kaj ene de la teritorio de la komarko Campiña Segoviana. La loknomo Aldea Real estas etimologie komprenebla kiel Reĝa Domaro. Tiukadre aperas reĝa krono super domaro en la maldekstra duono de la blazono sur ruĝa fono.

Aldea Real en la provinco Segovio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 25,28 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 281 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte ekzemple 150 nur el l991.

Ĝi distas 34 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Fuentepelayo, Aguilafuente, Pinarnegrillo, Escalona del Prado, Mozoncillo kaj Escalona del Prado.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Plej frua mencio estas de 1247. En la 13-a oni konstruis unuan preĝejon el kiu restis la turo. Aliaj mencioj estis de 1335, 1399, 1456 ktp. En la 16-a jarcento la loko prosperis parte pro lankomercado kaj oni konstruis la nunan preĝejon. Fine de la jarcento la pesto ege malpliigis la loĝantaron. En la 18-a jarcento la loko rekuperiĝis kaj en 1716 oni konstruis la barokan retablon de la preĝejo kaj en 1787 estis 678 loĝantoj. Komence de la 20-a jarcento estis 915 loĝantoj.

Dum la periodo 1910-1916​ (02/07/1916) okazis la alinomo al Aldea Real, abandonante definitive la nomon de Aldea del Rey kiu estis uzata dum jarcentoj, kaj evitante konfuzojn kun Aldea del Rey (provinco Ciudad Real) kaj Aldea del Rey (submunicipo de provinco Avilo).

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (porkoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun gastigado, konstruado kaj piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis tre diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]