Aldeburgh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aldeburgh
urbo
SS Peter and Paul, Aldeburgh - geograph.org.uk - 119470.jpg
Administrado
Ŝtato Flago-de-Britio.svg Britio
Lando Flago-de-Anglio.svg Anglio
Regiono oriento de Anglio
Graflando Suffolk
Distrikto East Suffolk
Poŝtkodo IP15 [+]
Demografio
Loĝantaro 2 466  (2011) [+]
Geografio
Geografia situo 52° 9′ N, 1° 36′ O (mapo)52.151.6Koordinatoj: 52° 9′ N, 1° 36′ O (mapo) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Situo de Aldeburgh

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Aldeburgh [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Aldeburgh estas marborda urbo kaj civila paroĥo en Anglio, landoparto de Britio. Ĝi apartenas al la regiono oriento de Anglio, al la tradicia graflando Suffolk kaj al la distrikto East Suffolk. Laŭ la stato de la censo de marto 2011, en la urbo vivis 2466 loĝantoj. En Aldeburgh okazas ĉiujare grava festivalo de klasika muziko, kiun iniciatis inter alie la komponisto Benjamin Britten.

La loko estas populara kiel ĉemara feriejo kaj konata pro sia fiŝkapta areo. Jam en la 16-a jarcento Aldeburgh havis floran havenon kun grava ŝipkonstruado.