Aldehuela de la Bóveda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aldehuela de la Bóveda
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37460
Demografio
Loĝantaro 271  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 51′ N, 6° 3′ U (mapo)40.844444444444-6.0486111111111Koordinatoj: 40° 51′ N, 6° 3′ U (mapo) [+]
Alto 791 m [+]
Areo 70,65 km² (7 065 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Aldehuela de la Bóveda (Provinco Salamanko)
Aldehuela de la Bóveda (Provinco Salamanko)
DEC
Aldehuela de la Bóveda
Aldehuela de la Bóveda
Situo de Aldehuela de la Bóveda
Aldehuela de la Bóveda (Hispanio)
Aldehuela de la Bóveda (Hispanio)
DEC
Aldehuela de la Bóveda
Aldehuela de la Bóveda
Situo de Aldehuela de la Bóveda

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Aldehuela de la Bóveda [+]
vdr

Aldehuela de la Bóveda estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco. Aldehuela de la Bóveda estas tradukebla etimologie al Domareto de la Volbo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Aldehuela, Castro Enríquez, Cuarto del Pilar, La Estación, Rodasviejas, Sanchobueno, Tejadillo kaj Villar de los Álamos krom la senhomejoj Cuarto de Sánchez Arjona kaj Sebastián Rubio, okupas totalan areon de 70,65 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 289 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 600 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.

Limas kun loĝlokoj Garcirrey, La Fuente de San Esteban (eksklavo), Tabera de Abajo, La Fuente de San Esteban, Robliza de Cojos, Matilla de los Caños del Río, San Muñoz, Carrascal del Obispo, Sanchón de la Sagrada (eksklavo)kaj Villalba de los Llanos. Ĝi distas 37 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis komence de la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La 18an de Decembro 1965 okazis trajnakcidento ĉe la stacio de la submunicipo Villar de los Álamos, kio rezultis en 34 mortoj kaj pli ol 50 vunditoj, plejparte portugalaj elmigrintoj kiuj estis revenintaj hejmen por Kristnasko.[1] [2] [3] [4]

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de maldekstra partio PSOE.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Veintinueve muertos y cuarenta y cinco heridos en accidente ferroviario ocurrido en Villar de los Álamos (Salamanca)». ABC, Madrid. 19-12-1965, p. 65. Reta Hemeroteko ABC. Konsultita la 23an de Januaro 2022.
  2. «El más grave accidente del Sudexpreso en España». Grandes Catástrofes ferroviarias, portal en Todotren.com.arg. Arkivita el la originalo la 22an de Decembro 2014. Konsultita la 23an de Januaro 2022.
  3. "Chocan dos trenes en la estación de Villar de los Álamos: 28 muertos y más de 50 heridos", en La Gaceta Regional de Salamanca, 18-12-1965. Hemeroteko de la Universitato de Salamanko.
  4. "Catástrofe ferroviaria en el Villar de los Álamos", en El Adelanto,19-12-1965, kovrilpaĝo kaj pp. 5 y 6. Hemeroteko de la Universitato de Salamanko.