Aldo Ferdinando Schmucker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Aldo Ferdinando SCHMUCKER)

Aldo Ferdinando SCHMUCKER, aŭ SCHMUCKHER (naskiĝis 1890 - mortis la 24-an de februaro 1977, en Genova, Italio) estis itala esperantisto, profesoro, d-ro de leĝoscienco kaj instr. en Genova.

Lerninta Esperanton jam en 1907 li instruis ĝin oficiale en la Universitato de Genova. Li estis kunfondinto de "Liguria E-Katedro", kiu en 1912 transformiĝis en Italan E-Instituton. Li gvidis multajn kursojn en tiu urbo kaj en la apudaj komunumoj antaŭ kaj post la milito; dum tri jaroj gvidis kurson ĉe la Univ. kaj tri jarojn ĉe vespera komunuma lernejo, ambaŭ oficialaj.