Aldo Palazzeschi
Aldo Palazzeschi | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Aldo Giurlani | ||||
Naskiĝo | 2-an de februaro 1885 en Florenco | ||||
Morto | 17-an de aŭgusto 1974 (89-jaraĝa) en Romo | ||||
Tombo | Settignano Cemetery vd | ||||
Lingvoj | itala vd | ||||
Ŝtataneco | Italio • Reĝlando Italio vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Aldo Palazzeschi vd | ||||
Okupo | verkisto • poeto • ĵurnalisto • sciencfikcia verkisto • prozisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||

Aldo Palazzeschi, pseudonimo de Aldo Pietro Vincenzo Giurlani (Firenze, 2 febbraio 1885 – Roma, 17 agosto 1974), estis itala verkisto kaj poeto, unu el la patroj de la "historiaj avangardoj"".
Komence li subskribis siajn verkojn per sia vera nomo, kaj de 1905 li adoptis kiel pseŭdonimon la familian nomon de la patrinflanka avino, kiu estis Palazzeschi. Kun tiu nomo li verkis riĉan beletran produkadon kiu donis al li famon je nacia nivelo.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Li naskiĝis de Alberto Giurlani kai Amalia Martinelli en strato Guicciardini en Florenco; pro volo de la patro li studis librotenado, kaj post tio li dediĉis al la arto kaj al la verkado. Komence li interesiĝis al recitado: en 1902 li lernis recitadon ĉe la lernejo "Tommaso Salvini". En la teatraj trupoj li konis ankaŭ Gabriellino, filo de Gabriele D'Annunzio.

Post iom da tempo, Palazzeschi ĉesis sian teatran aktivadon por dediĉi sin al la poezio. Danke al la apogo de la familio, li povis eldoni siajn kolektojn, en 1905 sian unuan libro de poeziaĵojn, I cavalli bianchi; inter kiuj elstaris Ara Mara Amara kaj Il Pappagallo. La kolekto alproksimigis Palazzeschi al Crepuscolarismo kaj pro la stilo kaj pro la enhavo. La libron pozitive recensis la poeto Sergio Corazzini kun kiu e Palazzeschi korespondis, ĝis la trofrua morto de Corazzini en 1907.

Post sian unuan romanon en 1908 titolita : riflessi, sekvis la tria kolektode poeziaĵoj "Poemi", kiu alportis unuafoje al Palazzeschi publikon pliamplan..
En tiu ĉi heterogena verko menciindas Chi sono?, Habel Nasshab, kaj Rio Bo.