Aleuta montaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Aleŭta montaro)
Aleuta montaro
montara sistemo
Alteco 3 108 m
Geografia situo 60° 17′ N, 152° 27′ O (mapo)60.2907152.4435Koordinatoj: 60° 17′ N, 152° 27′ O (mapo) f4
Aleuta montaro (Alasko)
Aleuta montaro (Alasko)
DEC
Aleuta montaro
Aleuta montaro
Situo de Aleuta montaro
Map
Aleuta montaro
vdr

La Aleuta montaro estas grava montaro de la sudokcidento de Alasko, Usono, kiu etendiĝas el la lago Ĉakaĉamna (130 km sudokcidente de Anchorage) ĝis la insulo Unimak, en la pinto de la Alaska Duoninsulo. Tiu inkludas ĉiujn montojn de la duoninsulo. Tiu montaro gravas ĉefe pro la granda nombro de aktivaj vulkanoj. La kontinenta parto de la montaro havas longon de ĉirkaŭ 1000 km; la Aleutaj Insuloj estas (geologie) okcidenta plilongiĝo de la montaro parte subakva kiu etendiĝas dum aliaj 1600 km. Tamen, la oficiala nomo «Aleuta montaro» inkludas nur la kontinentajn montojn kaj tiujn de la insulo Unimak.

La plej alta pinto estas la Monto Redoubt (3108 m).

La montaro estas preskaŭ komplete natura prazono senŝosea, kaj la Nacia Parko kaj Rezervejo Katmai, nome granda nacia parko ene de la montaro devas atingi ŝipe aŭ aviadile.

  • Koordinatoj 60°29′07″N 152°44′35″W