Alec Guinness

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Alec GUINNESS)
Alec Guinness
Oskar-premiito
Persona informo
Alec Guinness
Naskonomo Alec Guinness de Cuffe
Naskiĝo 2-an de aprilo 1914 (1914-04-02)
en Marylebone
Morto 5-an de aŭgusto 2000 (2000-08-05) (86-jaraĝa)
en Midhurst
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per hepata kancero vd
Tombo Petersfield vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Paddington vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Familio
Patro Andrew Geddes vd
Patrino Agnes Cuff vd
Edz(in)o Merula Salaman vd
Infanoj Matthew Guinness vd
Profesio
Okupo filmaktoro • aŭtobiografo • ĝenra aktoro • scenaristo • teatra aktoro • televida aktoro vd
Aktiva dum 1934–1996 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La angla aktoro Sir Alec Guinness (Alek Gines) naskiĝis je la 2-a de aprilo 1914 en Londono kaj mortis je la 5-a de aŭgusto 2000 en Midhurst, West-Sussex.

Antaŭ sia kinokariero li jam estis tre sukcesa kiel teatra aktoro, i.a. en la renoma Londona Old Vic Theatre, kie li brilis ekz. en dramoj de Ŝekspiro. La sukcesoj ne forlasis lin, kiam li elprovis sin kiel filmaktoro. Li neniam ligis sin al ĝenroj aŭ rolotipoj, sed reprezentis tute diversajn karakterojn en tute diversaj filmoj. Inter multaj premioj li en 1958 gajnis Oskaron pro sia rolo en la filmo The Bridge on the River Kwai. Li ankaŭ estas konata pro la rolo de Obi-Van Kenobi en la film-serio Star Wars.

En 1988 li kadre de la Berlina Internacia Film-Festivalo Berlinale en Germanio ricevis la premion Honora Ora Urso pro sia vivoverko.

Famaj filmoj[redakti | redakti fonton]