Alec Venture

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Alec VENTURE (naskiĝis 1910 - mortis la 11-an de aprilo 1991) estis brita esperantisto, honora membro de UEA (en 1989), kiu dum pli ol duona jarcento eminente kontribuis al la movado per sia literatura kaj lingva klero.

Esperanta agado[redakti | redakti fonton]

Venture esperantistiĝis en 1929, kiam li aliĝis al la Londona Esperanto-Klubo. Ekde 1932 li aktive kontribuis al la kluba vivo kiel instruisto, ofta preleganto, administranto, kaj prizorganto de la libroservo. Pli-malpli samtempe li fariĝis delegito de UEA. Jam en 1932 aperis lia unua verko, Facila legolibro; de 1935 ĝis 1970 li estis ekzamenanto por la Diplomo de Brita E-Asocio, ekde 1943 ankaŭ por ĝia Licenciata Diplomo, kaj li gvidis plurajn korespondajn kursojn. En Brita esperantisto li aperigis longan serion de "Laŭokazaj lingvaj notoj", kiuj poste aperis libroforme (1977). Ekde 1969 li estis komisiito de la Lingva Servo de UEA.

Liaj profesiaj scioj ampleksis domkonstruadon kaj librotenadon. Per tiu lasta li valore kontribuis al la movado, i. a. kiel kasisto de BEA (1946-1955), poste kiel ĝia konsiliano (1955-1976) kaj kiel kasisto de la 56-a Universala Kongreso (1971). Li estis la anglalingva kunlaboranto en Internacia Komerca-Ekonomika Vortaro (1974, 1990).

La Esperanta literaturo estis aparta celo de lia intereso kaj agado. Li kontribuis artikolon pri la temo al Enciklopedio de Esperanto (1933), kaj liaj tradukoj troviĝas en ambaŭ volumoj de Angla Antologio (1957, 1987). Dum la jaroj 1965 ĝis 1974 li estis juĝanto en la Belartaj Konkursoj de UEA, kaj de 1975 ĝis 1985 rolis kiel la konkursa sekretario. En 1978 aperis lia traduko de la utopia romano de Samuel Butler, Erevono. Diversokaze li recenzis en internaciaj Esperanto-revuoj. Lastatempe li rolis kiel kasiste de Esperantlingva Verkista Asocio. Per sia persista laboro instrua, administra kaj kultura, Alec Venture donis al ni modelon de multflanka agado. Kiel en lia profesio, ankaŭ en la movado liaj spertoj kaj klero certigis solidan konstruaĵon.

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

  • Butler, Samuel: Erevono (London: Venture, 1978. - VI, 176 p.)

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • La historio de la Esperantaj lingvaj institucioj (En: Serta gratulatoria in honorem Juan Régulo: II Esperantismo)
  • Radio-terminaro (Rickmansworth: Internacia Esperanto-Ligo, 1943. - 34 p.; 2. eld. Oakville: Esperanto Press, 1960. - 33 p.)
  • Laŭokazaj lingvaj notoj (London: Brita Esperanto-Asocio, 1977. - 95 p.)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.