Alef (hebrea alfabeto)


Alef (hebree אלף) estas la unua litero de la hebrea alfabeto. Ĝia nombra valoro estas 1.
Ĝi signas la prononcon de glota halto, kiu ne ekzistas en la skribaj alfabetoj de eŭropaj lingvoj, kvankam ekzemple en la germana lingvo ĝi ja ekzistas en prononco, sed ne skribiĝas. Pro tempoŝparo provizore proponiĝas plu legi pri la sono en la paĝo glota halto.
En komputiko, la unikoda signonumero estas U+05D0, kaj en la sistemo HTML, la Hiperteksta Marklingvo, ĝi skribiĝas «א», do «א».
En la jida lingvo
[redakti | redakti fonton]La fonetika valoro en la jida lingvo estas [a] – skribita אַ – aŭ [o] (en dialekta kaj sceneja jida ankaŭ [ʊ], [uː]) – skribita אָ –; en certaj pozicioj (precipe komence de vortoj komenciĝantaj per /aj/, /ej/, /i/, /oj/, /u/), א estas pure grafika signo sen fonetika valoro kaj tial silenta. Ĝi ankaŭ estas silenta en iuj jidaj vortoj de semida origino.
Historio
[redakti | redakti fonton]La Alefo estas la unua litero de la fenicia kaj hebrea alfabetoj kaj respondas al la Alif en araba skribo. Ĝi reprezentas konsonanton, kiun la grekoj, adaptante la fenician alfabeton al sia lingvo, reinterpretis kiel la simbolon por la vokalo Alfa, de kiu la latina A devenis. La nomo de la litero devenas de la stiligita reprezentado de virbova kapo (hebree alef "bovo") kun du kornoj. Dum la evoluo de skribo, la litero estis rotaciita kaj ĝia formo ŝanĝita. La nomo estis konservita.[1]
| Prasemida | Fenicia | Hebrea | Araba | Greka | Latina | |||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| א | Alef | أ | Alif | A | Alfa | A | ||
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Marcel Danesi: The semiotics of Emoji: The rise of visual language in the age of the Internet ("La semiotiko de emoĝioj (bildosignoj): La kresko de vida lingvo en la epoko de la Interreto"). Londono 2017, ISBN 978-1-4742-8199-7, p. 9