Alegana Altebenaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alegana Altebenaĵo
Altebenaĵo
Kanisteo-rivera Valo ekde Ŝtata Parko Pinakle. Glaĉiiĝo en tiu areo de la altebenaĵo forigis la akran reliefon kiu estas vidita en la neglacikovritaj areoj de la altebenaĵo. La lineo de la foraj pintoj alproksimiĝas la nivelon de peneplano kiu estis levigita por formi la altebenaĵon

dissected plateau • physiographic section [+]

LandoUsono
Koordinatoj41° 0′ 0″ N, 80° 0′ 0″ U (mapo)41-80Koordinatoj: 41° 0′ 0″ N, 80° 0′ 0″ U (mapo)

Alegana Altebenaĵo (Tero)
Alegana Altebenaĵo (Tero)
Situo de Alegana Altebenaĵo. La griza lineo partigas la altebenaĵon en glacikovritan ( nordan ) kaj la neglacikovritan ( sudan ) sekciojn

Alegana Altebenaĵo (Usono)
Alegana Altebenaĵo (Usono)
DEC

Map
Alegana Altebenaĵo
Vikimedia Komunejo:  Allegheny Plateau [+]
vdr

Alegana Altebenaĵo estas granda tratranĉita altebenaĵa areo en okcidenta kaj centra Nov-Jorkio, norda kaj okcidenta Pensilvanio, norda kaj okcidenta Okcidenta Virginio, kaj orienta Ohio. Ĝi estas dividita en la neglacikovritan Aleganan Altebenaĵon kaj la glacikovritan Aleganan Altebenaĵon. La altebenaĵo etendas suden en okcidenta Okcidenta Virginio, orienta Kentukio kaj Tenesio kie ĝi estas anstataŭe nomita la Kumberlanda Altebenaĵo. La altebenaĵo finiĝas en la oriento ĉe Alegana Montaro, kiu reprezentas la plej altajn krestojn ĵus okcidente de Alegana Fronto. La Fronto etendas ekde centra Pensilvanio tra Marilando kaj en orientan Okcidentan Virginion.

La altebenaĵo estas limigita al la okcidento per glaciej-tilitaj ebenaĵoj en la nordo, ĝenerale norde de la Ohio-Rivero, kaj la Blugras-Regiono en la sudo, ĝenerale sude de la Ohio-Rivero.

Altitudoj tre varias. En glacikovrita Alegana Altebenaĵo, la reliefo povas nur atingi tridek metrojn aŭ malpli. En la neglacikovrita Alegana Altebenaĵo en sudorienta Ohio kaj okcidenta Okcidenta Virginio, la reliefo tipe sumiĝas je sesdek al cent dudek metrojn. La absolute plej altaj altitudoj en tiu areo estas ofte 270 ĝis 460 m. Pri Alegana Fronto, aliflanke, altitudoj povas atingi pli ol 1 200 m, kun reliefoj de 610 m.

La ĉefa faŭlto ĉe la disiganta lineo inter Alegana Altebenaĵo kaj la veraj Apalaĉaj Montoj en Williamsport, Pensilvanio.

Unu el la pli rimarkindaj geologiaj areoj ene de la Alegana Altebenaĵo estas la Regiono Hocking Hills en sudorienta Ohio.

Geologio kaj fiziografio[redakti | redakti fonton]

Alegana Altebenaĵo estas fiziografia sekcio de la pli granda Apalaĉ-altebenaĵa Provinco, kiu siavice estas parto de la pli granda Apalaĉ-fiziografia Divisio [1].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Physiographic divisions of the conterminous U. S.. U.S. Geological Survey. Alirita 2007-12-06. angle

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]