Aleksandar Vučić

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Aleksandar Vučić
Prezidanto de Serbio
(Aleksandar Vučić) Secretary Pompeo Hosts a Working Lunch With Serbian President Vucic (48586279546) (cropped).jpg
Persona informo
Naskiĝo 5-an de marto 1970 (1970-03-05) (50-jara)
en Beogrado, Socialisma Respubliko Serbio, Flag of Yugoslavia (1946-1992).svg Socialisma federacia respubliko Jugoslavio
Religio Serba Ortodoksa Eklezio [#]
Etno Serboj [#]
Lingvoj serba lingvoangla lingvorusa lingvo [#]
Ŝtataneco SerbioSocialisma federacia respubliko Jugoslavio • Federacia Respubliko Jugoslavio • Serbio kaj Montenegro [#]
Alma mater Jura Fakultato de la Beograda Universitato [#]
Partio Serba Progresa Partio [#]
Subskribo Aleksandar Vučić
Familio
Gefratoj Andrej Vučić [#]
Edz(in)o Tamara Vučić [#]
Infanoj 3
Profesio
Okupo politikistoadvokato • ŝtatreprezentanto [#]
Oficiala retejo https://vucic.rs [#]
prezidanto de Serbio Flago-de-Serbio.svg
Dum 2017
Antaŭulo Tomislav Nikolić
Sekvanto elektota
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Aleksandar Vučić (en la serba cirile Александар Вучић, prononcata aleksǎːndar ʋǔtʃitɕ; naskita la 5-an de marto 1970) estas serba politikisto, kiu nuntempe funkcias ekde 2017 kiel la ŝtata prezidanto de Serbio. Post forlasado de la ultranaciisma Serba Radikala Partio en 2008, li fariĝis unu el la fondintoj de la popularisma konservativa Serba Progrespartio (SNS) kaj li estas la prezidanto de la partio ekde 2012.

Vučić funkciis kiel la ĉefministro de Serbio en du oficperiodoj de 2014 ĝis 2016 kaj de 2016 ĝis 2017, same kiel la vicĉefministro de 2012 ĝis 2014. Krome, Vučić funkciis kiel membro de la serba parlamento, kiel ministro de informoj de 1998 ĝis 2000 kaj poste kiel ministro pri defendo de 2012 ĝis 2013. En aprilo 2017, Vučić estis elektita prezidanto kun pli ol 55% de la voĉoj en la unua balotoparto, tiel evitante duan balotoparton. Li formale ekoficis la 31-an de majo 2017, sukcedante Tomislav Nikolić. Lia ceremonia inaŭgura ceremonio okazis la 23-an de junio 2017.

La 4-an de septembro 2020 Aleksandar Vučić kaj la ĉefministro de Kosovo Avdullah Hoti subskribis kun perado de Usono interkonsenton pri normaligo de la ekonomiaj rilatoj inter ambaŭ landoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vladimir Putin, la ŝtata prezidanto de Rusio kun Aleksandar Vučić en la moskva Kremlo