Aleksander Fedorowicz
Aleksander Fedorowicz | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 27-an de julio 1971 en Bydgoszcz | ||||
Morto | 10-an de aprilo 2010 (38-jara) en Smolensk | ||||
Mortis pro | Kraŝo de la pola prezidenta aviadilo en 2010 [#] | ||||
Tombo | Cmentarz św. Józefa Bydgoszcz [#] | ||||
Lingvoj | pola [#] | ||||
Ŝtataneco | Pollando [#] | ||||
Alma mater | Moskva Ŝtata Universitato [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | court interpreter • remisto • certified translator [#] | ||||
Laborkampo | court interpreter [#] | ||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Aleksander Fedorowicz (naskiĝis la 27-an de julio 1971 en Bydgoszcz, mortis la 10-an de aprilo 2010 en Smolensk) – pola diplomato kaj tradukisto.
Li estis nevo de opoziciisto profesoro Roman Kotzbach. En Moskvo finis Instituton de Politikaj Sciencoj de Moskva Ŝtata Universitato; stipendiulo de pola registaro. Vickonsulo en Uzbekio, kie okupiĝis pri dokumentado de la historio de loĝantaj tie poloj. Post la reveno laboris en Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, kaj poste fondis kancelarion de ĵurigitaj tradukistoj. Li konis kvin fremdajn lingvojn. Ĵurigita tradukisto de la rusa kaj hebrea lingvoj (kaze de la dua kiel nur unu el kelkaj personoj en Pollando). Li iĝis tradukisto de la rusa lingvo de la prezidento Lech Kaczyński. Ankaŭ laboris interalie ĉe eltombigo de murditaj de Sovetunio polaj oficiroj en Katin.
Junece trejnis remadon. Ĉampiono de Pollando de malpli aĝaj junioroj. Pli poste amatore trejnis kuradon, startis en maratonoj. Li havis filinon kaj filon. Lia frato Dariusz estas kapitano de Pola Soldataro kaj kuracisto.
Pereis en katastrofo de la pola aviadilo Tu-154M en Smolensk direkte al Celebrado de la 70-a datreveno de Soveta Krimo en Katin. Entombigita en armea asisto en Bydgoszcz.
La 14-an de aprilo 2010 en Varsovio okazis simbola kuro memore al Aleksander Fedorowicz kaj la ceteraj viktimoj de la katastrofo en Smolensk. La 16-an de aprilo 2010 estis postmorte distingita de Kavalira Kruco de la Ordeno Renaskiĝinta Pollando.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Bieg ku pamięci Aleksandra Fedorowicza i pozostałych ofiar katastrofy Arkivigite je 2016-08-21 per la retarkivo Wayback Machine Kuro memore al Aleksander Fedorowicz kaj la ceteraj viktimoj de la katastrofo - maratończyk.pl
- Naskiĝintoj en 1971
- Mortintoj en 2010
- Webarchive template wayback links
- Viroj
- Naskiĝintoj la 27-an de julio
- Mortintoj la 10-an de aprilo
- Polaj diplomatoj
- Polaj tradukistoj
- Poliglotoj
- Viktimoj de la kraŝo de la pola prezidenta aviadilo en 2010
- Tradukistoj al la pola lingvo
- Tradukistoj el la hebrea lingvo
- Tradukistoj el la rusa lingvo