Aleksander Mikiŝev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Aleksander Mikiŝev ( Микишев, מיקישב ) (n. la 27-an de decembro 1960) estas rusa-israela esperantisto. Li studis teorian fizikon en Perma Universitato, doktoro, temo de la tezo estis pri komputika simulado de turbulentaj fluoj. En 1979 iĝis esperantisto, tuj ekaktivis en loka Esperanto-movado, apartenis al la unua kvaropo de t.n. Urala Esperanto-Komitato, neformala grupo gvidanta Esperanto-agadon en urala regiono komence de la 1980-aj jaroj (aliaj anoj de la Komitato - Aleksander Korĵenkov, Halina Gorecka kaj Andreo Peĉjonkin). Ekde majo de 1991 jaro loĝas en Israelo. Kunlaboris kun revuo Monato. En 2000 jaro lanĉis Astronomian Esperanto Klubon (AEK), nun Astronomia Sekcio de ISAE. Redaktas Astronomian Almanakon, organizas staĝojn de astronomi-ŝatantoj. Aliaj okupoj - tradukisto, ĉefe de teknikaj tekstoj, okupiĝas pri sciencaj esploroj rilataj al diversaj hidrodinamikaj sistemoj, instruas en matematika departamento de Teĥniono - israela teĥnologia instituto. Ekde 2010 jaro loĝas ankaŭ en Usono (Houston, TX).