Aleksander Zamenhof

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aleksander Zamenhof
Persona informo
Naskiĝo 12-an de novembro 1877 (1877-11-12)
en Varsovio, Kongresa Pollando,  Rusia Imperio
Morto 18-an de julio 1916 (1916-07-18) (38-jaraĝa)
en Daugavpils
Lingvoj Esperantorusa
Ŝtataneco Rusia Imperio
Alma mater Universitato de Varsovio
Familio
Patro Marko Zamenhof
Patrino Rozalia Zamenhof
Frat(in)oj Fejgla Zamenhof • Mina Zamenhof • Ida ZamenhofL. L. Zamenhof • Herŝ Zamenhof • Felikso ZamenhofLeono ZamenhofHenriko Zamenhof • Sora Dvora Zamenhof • Aŭgusta Hermelin
Okupo
Okupo kuracistoesperantisto • armea kuracisto
vdr

D-ro Aleksander ZAMENHOF (pseŭdonime AZOA. Z.; naskiĝis la 31-an de oktobro[jul.]/ 12-an de novembro 1877[greg.] en Varsovio; mortis kiel kolonelo de la rusa armeo la 18-an de julio[jul.]/ 31-an de julio 1916[greg.] en Dvinsk) estis kuracisto kaj la plej juna kaj plej amata frato de L. L. Zamenhof. Li estis esperantisto de la unuaj jaroj de Esperanto kaj kunlaboranto de IMR. E. W.

Dum la rusa-japana milito Zamenhof estis sendita al la oriento; li estis sieĝita en Port Arthur, pri kio li verkis notlibron[1]. Li estis militkaptito en Japanio, poste dum kelkaj jaroj laboris en orminejoj ĉe Amuro. Post la reveno al Varsovio li praktikis kiel kuracisto. Poste li forlasis Pollandon kaj iris al Brazilo, kie en Espirito-Santo li fondis komunistan terkultivan kolonion. Kiam eksplodis la unua mondmilito, li revenis al Rusio tra Svedio, estis denove mobilizita kiel kuracisto kaj dum du jaroj servis en la rusa armeo[2].

Pri la dato de lia morto aperas diversaj raportoj:

  • 31-a de majo laŭ Argentina Esperantisto[3]
  • 17-a de julio laŭ Internacia Bulteno[4]
  • 18-a de julio laŭ Homarano de Aleksandr Korĵenkov (tiu laŭ La familio Zamenhof de Zofia Banet-Fornal, kiu trovas, ke Zamenhof verŝajne sinmortigis)
  • 31-a de julio laŭ Kuryer Lwowski[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]