Aleksandr Ŝevĉenko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Aleksandr Ŝevĉenko
elstara sovetia kaj rusia esperantisto, fondinto kaj ĝenerala direktoro de eldonejo Impeto, redaktoro, tradukisto, verkisto
elstara sovetia kaj rusia esperantisto, fondinto kaj ĝenerala direktoro de eldonejo Impeto, redaktoro, tradukisto, verkisto
Persona informo
Naskiĝo 13-a de septembro 1957
en Sovetunio Moskvo, Sovetunio
Morto 24-an de novembro 2012
en Rusio Moskvo, Rusio
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Rusio
Familio
Edz(in)o Elena Ŝevĉenko
Infano Dima Ŝevĉenko
Okupo
Okupo esperantisto • redaktisto • surveyor
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj
vdr

Aleksandr ŜEVĈENKO (naskita la 13-an de septembro 1957; mortinta la 24-an de novembro 2012) estis esperantisto kaj eldonisto de Rusio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

En 1979 Aleksandr Ŝevĉenko, studento pri aerfotado en Moskva Instituto de Geodezio kaj Kartografio, partoprenis en Esperanto-kurso de Irina Gonĉarova en Moskvo kaj esperantistiĝis. Siajn inĝenierajn studojn li finis en 1980.

Ekde 1982 li estis redaktoro de presagentejo APN. De 1989 ĝis la disfalo de Sovetunio li laboris por la Esperanto-fako de la ŝtata Moskva eldonejo Progreso. En 1992 li kaj lia edzino Elena fondis la esperantistan eldonejon Impeto. En 1994 li finstudis ĵurnalistikon en Moskva Ŝtata Universitato kaj transprenis la taskon de Ĝenerala Direktoro de la eldonejo, kiun li plenumis ĝis la morto; li eldonis pli ol 200 librojn, plejparte en aŭ pri Esperanto.

Aleksandr estis kunredaktoro de Esperanto-ĵurnalo Moskva gazeto, kiu aperadis en 1990-1995.

Li estas kompilinto de Rusa-esperanta kaj Esperanto-rusa vortaroj, kies paperaj eldonoj nuntempe estas vaste uzataj por Esperanto-kursoj en rusparolantaj landoj. Li ankaŭ kompilis "Rusa-esperantan biblian frazaron"[1].

En 2007 li verkis origine en Esperanto "Ilustritan enciklopedion de akvariaj fiŝoj".

En 2008 li tradukis kaj eldonis la romanon de Vladimir Varankin "Metropoliteno". Li uzis pseŭdonomon A. Aleksandrov, kiun indikis kiel tradukiston de la libro.

Lia filo Dima kaj vidvino Elena daŭrigis la eldonistan laboron. Elena Ŝevĉenko forpasis en septembro 2015.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rusa-esperanta biblia frazaro - http://impeto.trovu.com/lerniloj/frazaro

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]