Aleksandr Andrejeviĉ Saĥarov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Aleksandr Andrejeviĉ Saĥarov
Saĥarov Aleksandr.jpg
aktivulo de E-movado
Personaj informoj
Naskiĝo 7-a (19-a) de aprilo 1865
en vilaĝo Kudeiĥa, Rusia Imperio
Morto 1942
en Moskvo, Sovetunio
Nacieco ruso
Ŝtataneco Rusia Imperio, Respubliko Rusio, Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko, Sovetunio
Alma mater Ŝtata Universitato de Kazano
Profesio eldonisto, instruisto, esperantisto
Lingvoj Esperanto, rusa lingvo
Esperanto
Verkis en Esperanto Rusa-Esperanto vortaro, Plena esperanto-rusa vortaro, Internacia lingvo Esperanto, Rememoroj de centprocenta esperantisto
v  d  r
Information icon.svg

Aleksandr Andrejeviĉ SAĤAROV (naskiĝis la 7-an (19-an) de aprilo 1865[1] en vilaĝeto Kudeiĥa (Simbirska gubernio), mortis en julio de 1942 en Moskvo) estis rusa esperantisto kaj instruisto.

Antaŭ esperantistiĝo[redakti | redakti fonton]

En 1875 Saĥarov fariĝis lernanto de meza lernejo kaj en 1885 li sukcese finis[Kontrolenda lingvaĵo] la Simbirskan klasikan gimnazion. En aŭgusto de tiu jaro Saĥarov senekzamene iĝis studento de matematika fakultato de Kazana universitato. En 1887 li partoprenis studentan strikon (kiun ankaŭ partoprenis Lenin) kaj ricevis ateston "ne bonintenca politike civitano", kio baris eblon iĝi instruisto. En 1890 li finis[Kontrolenda lingvaĵo] la universitaton kaj ĝis 1891 serĉis laboron. En 1891 li hazarde akiris postenon de kancelaria ofico en Simbirska financa institucio "Kazennaja palata". En 1893 li ricevis oficon de financa inspektoro en urbeto Ardatov. En 1903 Saĥarov ricevis leteron de sia universitata amiko Sergeo F. Polanskij, kun kiu li loĝis dum studado en la sama ĉambro, pri kaj en Esperanto. Tio estis lia unua kontakto kun Esperanto.

Unuaj paŝoj en Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

Je la aĝo 42 jaroj Saĥarov lasis sian ofican postenon, kiu estis sufiĉe alte salajrata, kaj decidis plene sindediĉi al Esperanto.

En julio de 1907 li partoprenis la tiujaran Universalan Kongreson en Kembriĝo. Pri la kongreso kaj la vojaĝo Saĥarov raportis en "Ruslanda Esperantisto" (numeroj 8, 11, 12 de 1907). Dum postkongresa vojaĝo li dum monato vizitis Parizon, kie li konatiĝis kun eldonaj kaj vendaj esperantaj entreprenoj. Tiuj estis Librairie de Hachette & Co, Presa Societo Esperantista, Librejo de Georges Warnier “Librairie Esperanto” kaj Centra oficejo. Li ankaŭ konatiĝis kun funkciuloj de la entreprenoj: Dauphin, Charles Verax, Théophile Cart , Gab. Shavet, Georges Warnier. Dum la vizito Saĥarov interkonsentis pri liverado de libroj kaj revuoj por planata vendejo. Ĝuste post la pariza monato ĉe Saĥarov maturiĝis ideo fondi en Rusio specialan librejon, kiu fariĝus centro de propagando. Post Parizo Saĥarov vizitis Germanion kaj tie eldonejon de Möller & Borel. En la eldonejo li konatiĝis kun Jules Borel. Lia sperto de eldono de Germana Esperantisto puŝis Saĥarov al ideo lanĉi eldonadon de esperanta gazeto, estonta La Ondo de Esperanto. Dum revena vojaĝo Saĥarov vizitis Vilnon, por konatiĝi kun V.N. Devjatnin. Tiu tempe la lasta fintradukis poemon Ruslan kaj Ludmila de Puŝkin. Post Vilno Saĥarov forveturis rekte al Ardatov por fine likvidi oficajn aferojn.

El Ardatov Saĥarov venis al Kazano, kie li partoprenis amasan lekcion pri Esperanto. Dum la lekcio li raportis pri sia kembriĝa vojaĵo. La lekcion partoprenis kelkaj centoj de aŭskultantoj[Kontrolenda lingvaĵo] kaj pri ĝi informis kelkaj gazetoj. Jen kelkaj linioj el granda artikolo presita en gazeto “Kazanskij Veĉer”:

Citaĵo
 post la lekcio de profesoro Ivanovskij antaŭ la aŭdantaro aperis konata rusa esperantisto A.A. Saĥarov, partopreninto de du lastaj esperantaj kongresoj en Ĝenevo kaj Kembriĝo. Li pentris antaŭ la aŭdantaro mallongan historian de naskiĝo de la lingvo Esperanto kaj de ĝia disvastiĝo. Konklude li diris malgrandan paroladon en Esperanto kaj deklamis en Esperanto la versaĵon de Lermontov “La anĝelo”. La lekcio havis grandan sukceson. Partoprenis ĝin ĉirkaŭ 400 personoj. Multaj estis treege interesitaj pri la lingvo kaj esprimis deziron pli proksime konatiĝi kun ĝi. Estus dezirinde, ke similaj lekcioj estu aranĝitaj en aliaj popolaj universitatoj… 

En oktobro de 1907 li venis en Moskvon por lanĉi librovendejon. Post preskaŭ unumonata ĉeesto en Moskvo Saĥarov venis en Sankt-Peterburgon, ĉefurbon de tiama Rusio, por sondi eblojn por kunlabori kun ĉi lokaj esperantistoj. La vizito estis decidiga: Saĥarov konkludis, ke li devas plu agadi en Moskvo. Kvankam li poste multe kontaktis sankt-peterburgajn esperantistojn kaj kunlaboris kun multaj el ili, kaj eĉ malfermis tie filiojn de siaj entreprenoj, li pleje aktivis en Moskvo ĝis sia morto.

Agado en Moskvo[redakti | redakti fonton]

Post reveno el Sankt-Peterburgo Saĥarov komencis klopodi pri eldono de nova gazeto. Redakta komitato de la gazeto konsistis el Saĥarov, R.G.Mencel, doktoro N.A.Kabanov, G.I.Smirnov kaj A.Stupin. Pro manko de esperantaj presejoj en Moskvo estis decidite eldoni la unuan numeron en Kazano. La reprezentanto de la gazeto en Kazano estis V.I.Ogorodnikov. Tamen post kelksemajna prokrasto la kazana guberniestro ne donis permeson por eldoni esperantistan gazeton.

Samtempe Saĥarov transloĝiĝis al kvarĉambra loĝejo ĉe Koziĥinskij pereulok. En la loĝejo unu ĉambro estis uzata por librejo. Tuj post ricevita permeso por lanĉi vendejon, Saĥarov sinturnis al firmao de Möller & Borel por ke ĝi liveru al la nova librovendejo librojn. Samtempe el Ardatov venis stoko de “Sur vojo al kunfratiĝo de popoloj” kaj, iom poste, de L.L.Zamenhof liaj propraj eldonaĵoj. Librejo “Esperanto” estis lanĉita. La unua vizitanto de la vendejo estis loka polica oficisto, veninta por esplori novan vendejon.

Laŭ antaŭa interkonsento, la 27-an de novembro 1907 V.N.Devjatnin sendis al Saĥarov manuskripton de siaj verkoj por plua eldono. Saĥarov pagis al la aŭtoro honorarion 300 rubloj. Tio estis la unua honorario al esperanta verkisto en Rusio.

1908[redakti | redakti fonton]

En majo de 1908 Saĥarov translokigis la vendejon al unu el ĉefaj stratoj de Moskvo – Tverskaja. La translokigon helpis kazanja studento Paŭlo Miĥalev. Post la translokiĝo la vendejo dungis studenton-esperantiston D.P.Romanoviĉ.

Somere vendejo “Esperanto” eldonis sian unuan katalogon, kia estis la unua esperanta librokatalogo en Rusio.

En mezo de la jaro Saĥarov komencis klopodi pri eldono de verkoj de Devjatnin. La presejo situis en Kazano, ĉar en Moskvo mankis presejo kun esperanta literaro. La presado iris[Kontrolenda lingvaĵo] tre malrapide, ĉar ĉiun presfolion oni sendis el Kazano al Moskvo, kaj poste la presfolion Saĥarov plusendis al la aŭtoro en Vilno. La 6-an de novembro 1908 Devjatnin skribis al Saĥarov:

Citaĵo
 Ĥodiaŭ mi forsendis al s-ro Ĥaritonov (la presisto) ankoraŭ unu folion de mia volumo (paĝoj 113-128), kiu videble baldaŭ jam estos preta. 

Samtempe Saĥarov komencis klopodi pri nova esperanta gazeto. La afero estis tre komplika, ĉar estis bezonata presejo, kia havas esperantan literaron, aŭ supersignojn. Krome nepre estis bezonate ricevi oficialan permeson por eldoni la gazeton. Moskva estraro rifuzis la gazeton, ĉar mankis Esperanto-parolantaj cenzuristoj. Sed Saĥarov sendis al la Ministro pri Internaj Aferoj proteston kontraŭ la rifuzo skribante:

Citaĵo
 ke konsisto de ŝtata institucio ne povas malpliigi rajton de civitanoj, ke laŭ oktobra manifesto de la jaro 1905 mi havas rajton eldoni iun ajn gazeton kaj mi insistas, ke mia rajto estu plenumita. 

Baldaŭ la moskva policestro ricevis telegramon de la ministro kun ordono plenumi la peton de Saĥarov pri eldono de la gazeto, se ĝi estis rifuzita nur pro manko de cenzuristoj.

1909[redakti | redakti fonton]

Al la redakcio de La Ondo de Esperanto estis invitita nur unu persono – sekretario de Moskva Societo Esperantista R.E.Mencel. Por la unua numero Kazimierz Bein tradukis la rakonton de E. Ĉirikov “En malliberejo”. La rakonto estis presita en unuaj tri numeroj de LOdE, kaj samtempe aparte eldonita en kvanto de 10 mil ekzempleroj kun fiksita prezo 10 kopekoj. La libreto estis la unua eldonaĵo de librejo “Esperanto”. La librejo pagis al la tradukinto negrandan honorarion. Ankaŭ en unua numero estis presita granda propaganda dulingva artikolo de profesoro-filologo de Moskva universitato Romano Fjodoroviĉ Brandt. Ankaŭ Saĥarov mem verkis artikolon kaj Mencel kompilis kronikon de Esperanto-movado en Rusio. Por plufaciligi eldonadon de esperantaj presaĵoj posedanto de la presejo Ĥolĉev sendis 4 laboristojn lerni Esperanton (fraŭlinoj Kiseljova, Poljakova, Bubnova kaj knabo Zelenov). El ili Poljakova kaj Kiseljova iĝis bonegaj esperantaj kompostistoj. En februaro la gazeto estis kompostita kaj presita en kvanto de 10 mil ekzempleroj.

Apero de la gazeto puŝis gazeton “Russkoje Slovo” la 8-an de marto en numero 55 presi grandan artikolon pri Esperanto. La abonantaro de la gazeto estis pli ol miliono da legantoj. La dua numero de LOdE estis eldonita en kvanto 3 mil ekzempleroj ĉar tiam neniu esperanta gazeto havis abonantaron pli ol 2000 personoj.

Ankaŭ dum komenco de la jaro Saĥarov aĉetis ĉe L.L.Zamenhof la tutan stokon de lia Esperanto-rusa vortaro. Tiamaniere Librejo “Esperanto” iĝis kvazaŭ eldoninto de la vortaro.

1910[redakti | redakti fonton]

Veninte en 1907 en Moskvon, li fondis tie la famkonatan Librejon “Esperanto” kaj Moskvan Instituton de Esperanto. En 1909-1917 li estis ĉefredaktoro kaj eldonanto de La Ondo de Esperanto, ĉeforgano de rusiaj esperantistoj. Ankaŭ li partoprenis gvidadon de Moskva Esperanto-societo, kiu dum kelkaj jaroj rifuĝis en lia loĝejo. Al la plumo de Saĥarov[Kontrolenda lingvaĵo] apartenas: „Sur vojo al kunfratiĝo de popoloj“ (bona kolekto da artikoloj pri Esperanto en Esperanto kaj rusa lingvo); originala rakonto „Superforta ambicio“; „Signifo de akciaj societoj por E-movado“- pluraj lernolibroj kaj vortaroj por rusoj („La tuta lingvo E“). Post la revolucio[klarigu] Saĥarov daŭrigis reeldonadon de siaj Esperanto-lernolibroj kaj vortaroj kaj partoprenis SEU-movadon: li estis dum kelkaj jaroj membro de CK SEU kaj aktive laboris en ties instruista sekcio kaj lingva komisiono.

Pluaj jaroj[redakti | redakti fonton]

"Superforta ambicio" (Skizo el esperantista vivo), eldonita en 1913, estas lia sola beletra verko. Laŭ la atesto de B. V. Tokarev:

Citaĵo
 tiu malgranda novelo estas la plej interesa kaj talenta verko de la komenca periodo de la esperanta prozo 

Ekzistas biografia romano kun titolo Rememoroj de centprocenta esperantisto. Saĥarov ne estis murdita dum la reĝimo de Stalin.

Interesaj faktoj[redakti | redakti fonton]

  • Saĥarov multe kunlaboris kaj korespondis kun Zamenhof.
  • Saĥarov fondis kaj redaktis la gazeton "La Ondo de Esperanto" (1909-1917). Sian libraron li donacis al la Moskva Fremdlingva Biblioteko.

Libroj verkitaj de Aleksandr Andrejeviĉ Saĥarov[redakti | redakti fonton]

Libroj: "Sur vojo al kunfratiĝo de popoloj", "Rememoroj de centprocenta esperantisto", multo da vortaroj kaj lernolibroj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.


Por tiu ĉi artikolo estas uzitaj materialoj el la libro Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker kun afabla permeso de la aŭtoro.