Aleksandr Anjukov aŭ plennome Aleksandr Gennadjeviĉ Anjukov (ruseАлександр Геннадьевич Анюков, angleAnyukov) estas rusiafutbalisto en la pozicio de defendisto. Li naskiĝis la 28-an de septembro1982(nun 1982-09-28) en Samara, tiutempe en Sovetunio nomata Kujbiŝev, do nun estas 42-jara. Laŭ stato de la jaro 2012 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Zenit Sankt-Peterburgo - antaŭe li estis profesia futbalisto de la klubo FC Krilia Sovetov en sia hejmurbo Samara. Krome Aleksandr Anjukov ekde la jaro 2004 estas membro de la rusia nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuras pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, post antaŭaj partoprenoj ankaŭ en la ĉampionadoj de 2004 kaj 2008.