Aleksandr Bogomazov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aleksandr Bogomazov
Persona informo
Naskiĝo 14-an de marto 1880 (1880-03-14)
en Ivanivka, Akhtyr County,  Rusia Imperio
Morto 3-an de junio 1930 (1930-06-03) (50-jaraĝa)
en Kievo
Mortokialo tuberkulozo
Tombo tombejo Lukjanovska
Lingvoj ukraina
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunioUkraina Soveta Socialisma Respubliko
Alma mater Kyiv Art School
Familio
Edz(in)o Vanda Monastirska
Okupo
Okupo pentristo • desegnisto • instruisto
vdr

Aleksandr Konstantinoviĉ Bogomazov (ruse Александр Константинович Богомазов) aŭ Oleksandr Kostjantinoviĉ Bohomazov (ukraine Олександр Костянтинович Богомазов) (naskiĝis la  26-an de marto 1880(nun 1880-03-26), mortis la 3-an de junio 1930) estis ukraina pentristo en la Rusia Imperio kaj Sovetunio, konata artisto kaj teoriisto pri moderna arto de la rusa avangardo (ekde la mezaj 1960-aj jaroj la esprimo "rusa avangardo" rilatas al la arto de ĉiuj landoj kiuj estis partoj de Rusio/Sovetunio en la komenco de la 20-a jarcento). En 1914, Aleksandr verkis sian disertaĵon La Arto de Pentrado kaj la Elementoj. En ĝi li analizis la interagadon inter Objekto, Artisto, Bildo kaj Spektanto kaj starigis la teorian fundamenton de moderna arto. Dum sia arta vivo Aleksandr Bogomazov majstris plurajn artstilojn. La plej konataj estas Kubo-Futurismo (1913–1917) kaj Spektrismo (1920–1930).

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]