Aleksandr Dzasoĥov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aleksandr Dzasoĥov
Aleksandr Dzasoĥov (centre) en 2010 kun Vladimir Putin (dekstre) kaj Ruslan Auŝev (maldekstre)
Aleksandr Dzasoĥov (centre) en 2010 kun Vladimir Putin (dekstre) kaj Ruslan Auŝev (maldekstre)
Persona informo
Дзасохты Сергейы фырт Алыксандыр
Naskiĝo la  3-an de aprilo 1934(nun 1934-04-03)
en Vladikavkaz, Sovetunio
Religio rusa ortodoksa eklezio
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco SovetunioRusio vd
Alma mater North-Caucasian Mining and Metallurgical Institute • Rusa Altlernejo de Ŝtata Servo vd
Partio Komunista Partio de Sovetunio
Profesio
Okupo fervojisto, ekonomikisto doktoriĝinta pri politikaj sciencoj
Aktiva en Moskvo vd
la 2-a prezidanto de Nord-Osetio
Dum 30-a de januaro 19985-a de junio 2005
Antaŭulo Aĥsarbek Galazov
Sekvanto Tajmuraz Mamsurov
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Aleksandr Sergejeviĉ DZASOĤOV (ruse Александр Серге́евич Дзасохов, osete Дзасохты Сергейы фырт Алыксандр [Dzasoĥti Sergeji Firt Aliksandr]) estas fervojisto, ekonomikisto kaj politikisto de Sovetunio respektive Rusio kaj laŭ nacieco oseto. Li naskiĝis la  3-an de aprilo 1934(nun 1934-04-03) en Vladikavkaz, do nun estas 89-jara. De la 30-a de januaro 1998 ĝis la 5-a de junio 2005 li estis la 2-a prezidanto de la respubliko Nord-Osetio, subjekto de la Rusia Federacio.

Membro de la Komunista Partio de Sovetunio kaj plurfoje honorigita en Sovetunio, la 18-an de januaro 1998 li elektiĝis prezidanto de Nord-Osetio per 76% de la voĉoj kaj la 27-an de januaro 2002 estis reelektita per 56% de la voĉoj. Li libervole forlasis sian postenon la 31-an de majo 2005 kaj la postenon la 5-an de junio 20105 transprenis Tajmuraz Mamsurov.

La 13-an de januaro 2006 li atestis en la proceso de Nurpaŝi Kulajev, la sola postvivanta teroristo de la terorisma atako en Beslano. Du busoj plenaj de viktimoj alvenis en Vladikavkaz en tiu tago por vidi lian longe atenditan kortuman aperon. Kvankam multaj viktimoj konsideris lin inter la kulpuloj pri la drama evoluo de la ostaĝokrizo, la esploro efektivigita per la oficejo de la ĝenerala prokuroro de Rusio determinis ke neniuj oficialuloj kulpis pri la mortoj, do li povis atesti sen timo de persone negativaj juraj sekvoj por si.

Dzasoĥov estas doktoro de politika scienco, aŭtoro de pluraj libroj kaj multaj artikoloj, kaj membro de la Rusia Arta Akademio, branĉo de la Rusia Akademio de Sciencoj.