Aleksandro Galkin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Aleksandr Galkin)
Aleksandro Galkin

kun barbo en 2008
Persona informo
Aliaj nomoj Alaŭdo
Naskiĝo la  26-an de februaro 1979(nun 1979-02-26), do nun 45-jara
en Kazano, Tatarstano
Lingvoj Esperanto
Nacieco ruso, tataro
Ŝtataneco Rusio
Okupo
Okupo esperantistoinĝeniero • mensludisto
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj Kontribuado en Vikipedio
vdr

Aleksandro Galkin (ruse sen o-finaĵo Aleksandr Galkin, cirile Александр Галкин, naskiĝis la  26-an de februaro 1979(nun 1979-02-26) en Kazano, Tatarstano, do nun 45-jara) estas rus-devena esperantisto, kiu inter 2002 kaj 2013 loĝis en Hamburgo, Germanio. Ekde decembro 2013 li loĝas en San Francisco, Usono kaj laboras ĉe Microsoft kiel softvara inĝeniero.

Li estas edziĝinta (edzino Irina Benke) kaj havas du filojn, Kyrill (16-jaraĝa) kaj Anton (10-jaraĝa).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Aleksandro Galkin naskiĝis la 26-an de februaro 1979 en la urbo Kazano (Tatarstano, tiutempe TASSR - Tatara Aŭtonoma Sovetia Socialistika Respubliko). Dum la jaroj 1986-1994 li studis en la Kazana mezlernejo 133, kiu dum lastaj 4 jaroj (ekde 1990) adoptis la sistemon de eduko, similan al valdorfaj lernejoj, konata sub la nomo Ozarenije (Iluminiĝo). Dum lernejaj jaroj li ludis en la amatora lerneja blov-orkestro kaj okupiĝis pri ŝakludo.

Dum la jaroj 1994-1996 li studas en la prestiĝa urba gimnazio #102 en la klaso kun profundo lerno de kemio kaj biologio. Dum tiuj jaroj li sukcese partoprenas en multaj diversaj konkursoj por lernejanoj, inter gajnitaj premioj estas menciindaj la unua loko en la urba olimpiko pri ekologio (1995), la unuaj lokoj en la respublika olimpiko pri ekologio kaj en respublika olimpiko pri biologio (1996), kaj la venko en la internacia olimpiko pri biologio, organizita de George Soros.

Krome li aktive intresiĝis pri matematiko kaj informatiko kaj partoprenis en interlernejaj matematikoj bataloj (матбои, vidu la artikolon en rusa vikipedio).

En la jaro 1996 post fino de la gimnazio kun ora medalo li eniris la Kazanan Medicinan Universitaton, la fakultaton pri infanaj malsanoj. Dum studio en universitato li aktive partoprenis en scienca laboro, estis membro de studenta scienca socio kaj gvidis la studentan sciencan klubon ĉe la katedro de normala homa fiziologio. Li krome aktivis en la kvizludo "Kio? Kie? Kiam?" kiel membro de la universitata teamo "Lanugo".

Dum studo en la medicina universitato Aleksandro Galkin dum 5 jaroj ricevis la porstudentan premion de George Soros (kaj portis la titolon de Soros-studento) kaj dum unu jaro la premion de la prezidento de Rusia Federacio.

Post fino de la universitato en 2002 kun ruĝa diplomo parte pro konflikto kun universitata oficistaro li elmigris al Germanio, Berlino, kie li dum 2002 - 2006 laboris kiel sciencisto en la Libera Universitato Berlino, ĉe la instituto pri neŭrobiologio kaj okupiĝis pri scienca esploro de memoro kaj konscio kaj paralele studis en Humboldt-Universitato en Berlino tradukadon kaj interpretadon de germana lingvo.

En 2006 li edziĝis al Irina Benke kaj translokiĝis al Hamburgo, kie li komencis studi komputilajn kaj inĝenierajn sciencojn en la Teknologia Universitato Hamburgo. Dum studjaroj li aktive engaĝiĝis en porstudenta programo de Microsoft, en kies kadroj li organizis prelegojn kaj metiejojn en universitatoj de Berlino, Bremeno, Kiel, Rostock, Kolonjo kaj Hamburgo.

Post fino de la universitato en 2012 kiel diplomita inĝeniero li dum kelka tempo laboris kiel softvara inĝeniero en la hamburga filio de la franca kemia kompanio Eurofins. En Novembro 2013 li translokiĝos al San Francisco, Kalifornio por labori kiel softvara inĝeniero ĉe la interreta serĉilo Bing de Microsoft.

Personaĵoj[redakti | redakti fonton]

Krom serioza interesiĝo pri Esperanto Aleksandro Galkin ŝatas muzikon, bardajn kantojn (ĉefe de la rusa bardo Timur Ŝaov), fremdajn lingvojn, ŝakludon kaj ĉion, rilatan al komputiloj.

Li starigis kaj gvidis la klubon de intelektaj ludoj en Hamburgo kaj dum 2007-2013 estis membro de la germana teamo "Kontraŭ la vento", kiu multfoje estis ĉampiono de Germanio pri intelektaj ludoj kaj sukcese partoprenis en monda ĉampionado pri intelektaj ludoj en Kaliningrad (Rusio), Odesa (Ukrainio) kaj Eilat (Israelo). La teamo ankaŭ gajnis la duan lokon en Pokalo de Nacioj, la internacia konkurso pri intelektaj ludoj, kiu okazis en Baku, Azerbajĝano, en 2008. Liaj gepatraj lingvoj estas la rusa kaj la tatara. Krom ili li tre flue parolas la anglan, germanan kaj Esperanton kaj iom malpli flue ankaŭ la francan. Lastatempe li okupiĝas pri la hispana kaj itala lingvoj.

Esperanto-aktivado[redakti | redakti fonton]

Lia patro, Vladimir Galkin, tre interesiĝis pri Esperanto kaj lernis ĝin dank al la 16-leciona kurso, kiu estis preparita de Boris Kolker kaj publikigita en la rusa populara kemia revuo "Kemio kaj Vivo" dum lia frua infanaĝo. La intereso kaj engaĝiĝo de la patro ankaŭ transiris al Aleksandro kaj li sukcesis ellerni la bazojn de la lingvo ankoraŭ estante infano. Tamen, pro divorco la kontakto kun la patro ĉesis por multaj jaroj kaj la lingvo estis preskaŭ plene forgesita.

Aleksandro Galkin relernis la lingvon ĉirkaŭ 2000 en la reta dissendolisto rus-esper-instru (poste alinomita al esperanto-kurso) laŭ la fama 20-leciona kurso de Boris Kolker kun la helpo de Nikolao Grishin, Aleksandro Osokin kaj Slavik Ivanov.

Dum la jaroj 2001 - 2002 li estis la prezidento de la Esperanto-klubo "Rideto" en Kazano, kie li gvidis lingvajn kursojn.

Post elmigriĝo al Germanio estis ĉiamulo de la Berlina renkontiĝo Ĵaŭda Rondo ĝis ties malapero, krome regule partoprenis renkontiĝojn de Berlinaj studentaj Esperantistoj en Esperantista domo en Lichtenberg (BerO, la Berlina Oficejo).

Dum multaj jaroj li engaĝiĝas en la tiulingva branĉo de vikipedio, kie li sub la nomo Alaŭdo aktivas kiel administranto kaj burokrato.

Enkadre de la projekto Flugiloj de Malfacila Vento li gvidis gramatikajn kursojn por junaj Esperanto-instruistoj kiel en 2005 dum IJK en Zakopane kaj IS en Xanthen.

Dum la jaroj 2004 - 2007 li estis la ĉefkorektisto de la revuo "/·kune·/", la oficiala revuo de Germana Esperanto-Junularo.

Inter la jaroj 2007 kaj 2010 li estis la oficiala provlegisto de "Kontakto", al kiu li krome kontribuis per ĉirkaŭ 20 artikoloj dum tiu tempo.

Ekde 2010 li estas la lingva revizianto de la FervorFakaj Kajeroj (FFK), la oficiala faka bulteno de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]