Aleksandr Golovin (futbalisto)
Aspekto
Aleksandr Golovin | |
---|---|
en 2017 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de majo 1996 (28-jaraĝa) en Kaltan |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Rusio |
Okupo | |
Okupo | futbalisto |
Aleksandr Golovin aŭ plennome Aleksandr Sergejeviĉ Golovin - cirile Александр Сергеевич Головин, angle latinliterigata Aleksandr Sergeyevich Golovin - estas rusia futbalisto. Li naskiĝis la 30-an de majo 1996 en Kaltan, do nun estas 28-jara.
Ekde la jaro 2014 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo CSKA Moskvo. Krome Aleksandr Golovin ekde la jaro 2015 estas membro de la rusia nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuras pri la Futbala Mondpokalo 2018 en Rusio. Matĉe li en la nacia teamo de 2018 rekoneblas per la numero "17".
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Aleksandr Golovin – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|