Aleksandr Melnikov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Aleksandr MELNIKOV)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Aleksandr Melnikov
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1951 (1951-01-01) (73-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco RusioSovetunio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Aleksandro S. / Aleksandr / Aleksander / Alexander Melnikov, ruse Александр Сергеевич Мельников (naskiĝis en 1951) estas rusia kaj sovetia diplomito pri kemio kaj angla lingvo, emerita docento, poste profesoro pri la angla lingvo kaj la estro de fremdlingva katedro.

Melnikov esperantistiĝis en 1965. Li estas duoble doktoro pri lingvoscienco, defendinta la disertaciojn (doktoran kaj habilitacian) pri interlingvistikaj temoj.

En diversaj tempoj prezidanto de SEJM, estrarano de ASE, vic-prezidanto de SEU, ĉefdelegito de UEA. Instruis Esperanton en pluraj landoj. Li estas aŭtoro de ruslingvaj kaj esperantlingvaj libroj kaj artikoloj pri interlingvistiko kaj Esperanto-informado.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]