Aleksandr Puŝkin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri fama rusa verkisto. Por informoj pri la samnomaj urboj, vidu la artikolon Puŝkin (urbo) kaj Puŝkino.
Aleksandr Puŝkin
Aleksandr Puŝkin
Naskiĝo 6-an de junio 1799
en Moskvo, Rusia Imperio
Morto 10-an de februaro 1837
en Peterburgo, Rusia Imperio
Nacieco ruso
Sukcesis kiel
Reprezentaj verkoj
  • Ruslan i Ludmila (1820)
  • Kavkazskij plennik (1822)
  • Baĥĉisarajskij fontan (1824)
vdr
Aleksandr Puŝkin

Aleksandr Sergejeviĉ PUŜKIN (ruse Александр Сергеевич Пушкин; naskiĝis la 6-an de junio 1799 en Moskvo; mortis la 10-an de februaro 1837 en Peterburgo pro grava vundo dum duelo) estis fama rusa verkisto kaj poeto. Li estas rigardata kiel la fondinto de la moderna rusa literaturo.

Vivo

Fruaj jaroj

Junaĝe Puŝkin lernis en la liceo en Carskoje Selo (nun - urbo Puŝkin, proksime al Sankt-Peterburgo). La liceo (malfermita la 19-an de oktobro 1811) estis destinita por nobelaj infanoj ekde 10-12-jara aĝo, la programo celis prepari altrangajn ŝtatajn funkciulojn.

Jam en 1815 Puŝkin deklamis en la liceo en la ĉeesto de plej elstara tiama poeto Gavriil Derĵavin sian poemon "Rememoroj pri Carskoje Selo", ricevis aprobon kaj estis rimarkita. Jam dum licea studado Puŝkin estis akceptita en literaturan societon "Arzamas", kiu kontraŭis rutinon kaj arkaikecon en literaturo.

Ekkariero

Puŝkin finis la liceon en 1817, kun rango de kolegia sekretario (10-a klaso el 14 ekzistantaj) kaj ricevis postenon en la Kolegio pri Eksterlandaj Aferoj. En 1819 li aliĝas literatur-teatran societon "Verda lampo", amikas kun multaj agantoj de onta decembra ribelo, kvankam mem ne partoprenas la konspiron. Tiam li verkis plurajn epigramojn kaj politikajn poemojn. Pro tiuj poemoj li en 1820 estis vokita al la general-guberniestro de Peterburgo. Al li minacis ekzilo al Siberio, tamen influhavaj amikoj sukcesis anstataŭi tion per postenigo en la urbo Jekaterinoslav (nun Dnepropetrovsk). Poste li devis servi en Kiŝinevo kaj Odeso. Pro komplika situacio, formiĝinta ĉirkaŭ Puŝkin en Odeso, en 1824 li petis eksigon el ŝtata ofico kaj estis direktita en la bienon de siaj gepatroj Miĥajlovskoje (Pskova provinco) por vivi tie sub kontrolo.

En 1826 Puŝkin estis vokita al nova imperiestro Nikolao la 1-a, al li estis persone garantiita la protekto kaj liberigo de cenzuro. Tamen en 1828 okazis esploro pro kelkaj akraj verkoj de Puŝkin; la caro ordonis ĉesigi la aferon, tamen Puŝkin trafis sub kaŝitan polican kontrolon.

En 1830 estis akceptita lia edziĝpropono al Natalia Gonĉarova, Puŝkin veturis en la bienon de sia patro Boldino (provinco de Niĵnij Novgorod) por preparoj al nuptofesto, tamen pro ĥolera kvaranteno estis devigita resti tie dum tri monatoj. Tiu Boldina aŭtuno estis plej fruktodona por lia kreado.

Finaj jaroj

En 1833 Puŝkin revenis en Sankt-Peterburgon. La caro donis al li plej malaltan kortegan rangon kamer-junkro, kio estis moka kaj hontiga. En 1834 Puŝkin eksiĝis, havante multajn ŝuldojn. Plej bonaj liaj verkoj estis malpermesitaj.

Por solvi financajn kaj aliajn problemojn, Puŝkin provas eldoni literaturan revuon "Sovremennik" (Nuntempulo), tamen ne havas grandan sukceson.

Vintre 1837 Puŝkin akre konfliktis kun franca oficiro Georges d'Anthès, kaj vokis tiun al duelo, kiu finiĝis per mortiga vundo de Puŝkin.

Verkoj

  • Ruslan i Ludmila (Ruslano kaj Ludmila, poemo, 1820)
  • Kavkazskij plennik (Kaŭkaza militkaptito, poemo, 1822)
  • Baĥĉisarajskij fontan (Baĥĉisaraja fontano, poemo, 1824)
  • Poltava (poemo, 1827)
  • Domik v Kolomne (Dometo en Kolomna, poemo, 1830)
  • Boris Godunov (dramo, 1831)
  • Evgenij Onegin (versromano, 1825-32)
  • Povesti Belkina (Noveloj de Belkin, ciklo de noveloj eldonita sub fikcia aŭtora nomo, 1831)
  • Mocart i Saljeri (Mozart kaj Salieri, dramo, 1832)
  • Dubrovskij (romano, 1832-33)
  • Pikovaja dama (novelo, 1834)
  • Kapitanskaja doĉka (Kapitanfilino, romano, 1836)
  • Mednyj vsadnik (Kupra rajdanto, poemo, 1836)
  • Kamennyj gostj (Ŝtona gasto, dramo, eld. 1839)
  • Krome kelkaj fabeloj kaj centoj da mallongaj poeziaĵoj.

En Esperanto aperis

Kovrilpaĝo de Mocart kaj Saljeri.
Dosiero:3 noveloj.jpg
Kovrilpaĝo de Tri noveloj, eldonitaj en 1923.

Bildaro

Vidu ankaŭ

Bibliografio

  • Binyon, T. J. (2002) Pushkin: A Biography. London: HarperCollins ISBN 0-00-215084-0; US edition: New York: Knopf, 2003 ISBN 1-4000-4110-4
  • Yuri Druzhnikov (2008) Prisoner of Russia: Alexander Pushkin and the Political Uses of Nationalism, Transaction Publishers ISBN 1-56000-390-1
  • Dunning, Chester, Emerson, Caryl, Fomichev, Sergei, Lotman, Lidiia, Wood, Antony (Translator) (2006) The Uncensored Boris Godunov: The Case for Pushkin's Original Comedy University of Wisconsin Press ISBN 0-299-20760-9
  • Feinstein, Elaine (ed.) (1999) After Pushkin: versions of the poems of Alexander Sergeevich Pushkin by contemporary poets. Manchester: Carcanet Press; London: Folio Society ISBN 1-85754-444-7
  • Pogadaev, Victor (2003) Penyair Agung Rusia Pushkin dan Dunia Timur (The Great Russian Poet Pushkin and the Oriental World). Monograph Series. Centre For Civilisational Dialogue. University Malaya. 2003, ISBN 983-3070-06-X
  • Vitale, Serena (1998) Pushkin's button; transl. from the Italian by Ann Goldstein. New York: Farrar, Straus & Giroŭ ISBN 1-85702-937-2
  • Телетова, Н. К. (Teletova, N. K.) (2007) Забытые родственные связи А.С. Пушкина (The forgotten family connections of A. S. Pushkin). Saint Petersburg: Dorn OCLC 214284063
  • Wolfe, Markus (1998) Freemasonry in life and literature. Munich: Otto Sagner ltd. ISBN 3-87690-692-X
  • Wachtel, Michael. "Pushkin and the Wikipedia" Pushkin Review 12–13: 163–66, 2009–2010
  • Jakowlew, Valentin. "Pushkin's Farewell Dinner in Paris" (Text in Russian) Koblenz (Germany): Fölbach, 2006, ISBN 3-934795-38-2.

Eksteraj ligiloj

greke animacia filmo "Fabelo pri morta princino kaj sep herooj (1951)" ruse kun subtitoloj esperante greke Rete legeblaj verkoj greke Kompleta verkaro (ru) greke Rete legeblaj verkoj de Aleksandr Puŝkin en la skanprojekto de la Kolekto por Planlingvoj greke Klasika versa romano (recenzo pri Eŭgeno Onegin de Aleksandr Puŝkin) el Monato