Aleksandr Rodĉenko
Aleksandr Miĥajloviĉ RODĈENKO (ruse Александр Михайлович Родченко; naskiĝis la 23-a de novembro[jul.]/ 5-a de decembro 1891[greg.] en Sankt-Peterburgo - mortis la 3-an de decembro 1956 en Moskvo) estis rusa - soveta pentristo, grafikisto, fotisto, dezajnisto [1] kaj propagandisto.[2] Li estis unu el la fondintoj de konstruismo kaj rusa dezajno; li estis edziĝinta al la artistino Varvara Stepanova .
Rodĉenko estis unu el la plej multflankaj konstruismaj kaj produktivismaj (d:Q3406700) artistoj aperintaj post la Rusia Revolucio. Li laboris kiel pentristo kaj grafikisto antaŭ ol turniĝi al fotomuntaĵo kaj fotografio. Lia fotografio estis socie engaĝita, formale noviga, kaj kontraŭa al pentrista estetiko. Maltrankvila pri la bezono de analizaj-dokumentaj fotoserioj, li ofte fotis siajn subjektojn el strangaj anguloj - kutime alte supre aŭ sube - por ŝoki la spektanton kaj prokrasti rekonon. Li skribis: "Oni devas fari plurajn malsamajn fotojn de subjekto, el malsamaj vidpunktoj kaj en malsamaj situacioj, kvazaŭ oni ekzamenus ĝin en la rondo anstataŭ rigardi tra la sama ŝlosiltruo denove kaj denove."
Li ankaŭ estas konata pro la disvolviĝo de la frua entreprena identeco de la aviadkompanio Dobrolyot, poste Aeroflot, kaj pro la dizajno de ĝia emblemo "Flugilhava Martelo kaj Serpo".[3][4]

Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Biographie von Alexander Michailowitsch Rodtschenko bei Art Directory
- ↑ Aglaya K. Glebova: Aleksandr Rodchenko: Photography in the Time of Stalin., Projektseite der Graham Foundation for Advanced Studies in the Fine Arts, (englisch, abgerufen am 25. Januar 2026)
- ↑ Orlov, Boris, "Добрые крылья «Добролета»", Komsomolskaja Pravda, 4 February 2013. (ruse)
- ↑ Малютина, Наталья, "Крылья Советов: история бренда "Аэрофлот"". (ruse)

