Aleksandr Samedov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Aleksandr Samedov
en 2014
en 2014
Personaj informoj
Naskiĝo 19-an de julio 1984 (1984-07-19) (34-jara)
en Moskvo
Ŝtataneco Sovetunio, Rusio
Alma mater Moscow State Academy of Physical Culture
Profesio futbalisto
v  d  r
Information icon.svg

Aleksandr Samedov aŭ plennome Aleksandr Sergejeviĉ Samedov - cirile Александр Сергеевич Самедов, azerbajĝane Aleksandr Səmədov, angle latinliterigata Aleksandr Sergeyevich Samedov - estas rusia-azerbajĝana futbalisto (la patro estas azerbajĝana kaj la patrino rusia). Li naskiĝis la 19-an de julio 1984(nun 1984-07-19) en Moskvo, do nun estas 34-jara.

Li inter la jaroj 1995 kaj 2000 futbale edukiĝis en la klubo Spartak Moskvo, de 2001 ĝis 2005 pasigis siajn unuajn profesijan jarojn tie kaj ekde la jaro 2017 denove profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo. Krome li ekde la jaro 2011 estas membro de la rusia nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuras pri la Futbala Mondpokalo 2018 en Rusio. Matĉe li en la nacia teamo de 2018 rekoneblas per la numero "19".