Aleksandr Serafimoviĉ
| Aleksandr Serafimoviĉ | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Алекса́ндр Серафимо́вич Попо́в | |||||
| Naskiĝo | 7-an de januaro 1863 en Nizhne Kurmoyarskaya | ||||
| Morto | 19-an de januaro 1949 (86-jaraĝa) en Moskvo | ||||
| Tombo | Novodeviĉje tombejo | ||||
| Lingvoj | rusa vd | ||||
| Ŝtataneco | Rusia Imperio Soveta Unio | ||||
| Alma mater | Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato | ||||
| Partio | Komunista Partio de Sovetunio | ||||
| Memorigilo | |||||
| Profesio | |||||
| Okupo | verkisto prozisto poeto novelisto | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||

Aleksandr SERAFIMOVIĈ (ruse Александр Серафимович; naskiĝis 7-an de januaro[jul.]/ 19-an de januaro 1863[greg.] kiel Aleksandr Serafimovich Popov ruse Александр Серафимович Попов en Niĵne-Kurmojarskaja en la regiono de Don, la Rusia imperio — mortis la 19-an de januaro 1949 en Moskvo, Sovetunio) estis rusa, sovetia verkisto, membro de la Moskva literatura grupo Sreda,[1] kaj reprezentanto de socialisma realismo.
Verkado
[redakti | redakti fonton]Aleksandr Serafimoviĉ devenis de malnova kozaka familio kaj kreskis en la Don-regiono. Li studis ĉe la Universitato de Sankt-Peterburgo kaj konatiĝis kun Aleksandr Uljanov, la pli aĝa frato de Vladimir Lenin. Ĉar Aleksandr Serafimoviĉ implikiĝis en la revolucia movado, li estis ekzilita al Mezenj en norda Rusio, kio igis lin konvinkita marksisto.
Serafimoviĉ debutis per realismaj bildigoj de kamparana vivo. Poste li verkis pri laboristoj kaj estas, kune kun Gorkij, unu el la unuaj rusaj proletaj verkistoj. La kolektiva romano "La Fera Rivereto" (ruse Железный поток, Ĵeleznij potok), kiu temas pri la Rusia Enlanda Milito, estas konsiderata unu el liaj plej gravaj verkoj. Ĝi ofte estis bruligita ĉe librofajroj ĉirkaŭ Nazia Germanio en 1933.
La Nobel-premiito Miĥail Ŝoloĥov diris pri li:
"Serafimovich estis granda homo, vera artisto, kies rakontoj estas proksimaj kaj karaj al ni; li estis unu el tiu generacio de verkistoj, de kiu ni lernis en nia juneco." [2]
Vladimir Korolenko diris pri la unua rakonto de Serafimovich " Sur la Glacio " (1889):
"Belega lingvaĵo, plena de bildoj, konciza kaj potenca, la priskriboj helaj kaj klaraj." [2]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Sur la glaciflosaĵo (На льдине). 1889
- Neĝa dezerto (Снежная пустыня). 1890
- Sur la flosoj (На плотах). 1890
- La Venĝo (Месть). 1897
- Urbo en la stepo (Город в степи). 1910
- En la malluma nokto (Черной ночью). 1918
- La Fera Rojo (Железный поток). 1924.

