Aleksandra papago
En Bestoĝardeno de Varsovio
| ||||||||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||
| Polytelis alexandrae | ||||||||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||||||||
Subspecioj
| ||||||||||||||||||||
|
P. a. anthopeplus | ||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||||
Aleksandra papago (Polytelis alexandrae), aŭ Princina papago, estas specio de longvostaj papagoj el familio Psitakuledoj, indiĝena de Aŭstralio. La nomo estis honoro al la Princino Aleksandra de Danio, kiu en 1863 edziniĝis al la Princo de Kimrio, estonta Eduardo la 7-a kaj finfine iĝis reĝino de Britio. Aliaj nomoj por la specio estas jenaj: Reĝinaleksandra papago (aŭ papageto), Aleksandra papageto, Papageto de la Princino de Kimrio, rozgorĝa papageto, kaj spinifeksa papago. Ilia plumaro estas plejparte verda kun rozkolora gorĝo, bluetaj krono kaj pugo, kaj helverdaj ŝultroj.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]
La princina papago estas mezgranda papago, 34 ĝis 46 cm longa kaj pezanta inter 110 kaj 120 g. La plumaro estas plejparte verda kun rozkolora gorĝo, blueta krono kaj brilverdaj ŝultroj. La pugo estas blua kaj la vosto estas longa kaj mallarĝa.
La masklo havas pli longajn vostoplumojn kaj pli brilan koloron ol inoj. La masklo ankaŭ havas koralruĝan bekon, dum tiu de la ino estas pli senbrila kaj havas grizecan kronon. Alia diferenco estas, ke la masklo havas oranĝkolorajn irisojn, dum tiuj de la ino estas multe pli brunaj. Krome, la masklo de la specio havas pli longan, elstaran etendaĵon de la fino de la tria primara (flugila) plumo sur ĉiu flanko. Ĉi tiu projekcio nomiĝas "spatelo" kaj aperas ĉe maturaj masklaj birdoj.
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]Ĉi tiu specio estas nomada, alvenante en malgrandaj grupoj por reproduktiĝi kaj poste malaperante. Ĝi estas unu el la malplej konataj papagoj de Aŭstralio ĉar ĝi estas tre evitema, kvankam ĝi estas disvastigita tra la interno de Aŭstralio. Ĝi loĝas en aridaj arbaroj kaj veprejoj kun spinifeksoj, eŭkaliptoj, akacioj, ktp. Ili estas nekutimaj inter papagoj pro ĉikanado kontraŭ predantoj. Ili manĝas la semojn de herboj kaj arbustoj.
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]Kvar ĝis ses blankaj ovoj estas demetitaj, kiuj estas kovataj dum 19 tagoj. La papagidoj forlasas la neston ĉirkaŭ 35 tagojn post eloviĝo. Ĉi tiuj papagoj estas vere oportunemaj reproduktuloj, kaj paroj elektas nesti kiam manĝaĵo abundas.[1] Ili nestas en kavaĵo en eŭkalipto aŭ dezerta kverko.

Birdobredado
[redakti | redakti fonton]
La princina papago povas fari laŭtajn kriojn.[1] Oni supozas, ke ilia vivdaŭro estas de ĝis 30 jaroj. Sub la taŭgaj cirkonstancoj, ili kapablas ligiĝi al pli ol unu membro de la gastiganta familio. Ĉi tiuj birdoj havas mallongan gamon da imitokapabloj, tamen kelkaj havas la kapablon "paroli".[2] Ili estas favoratoj inter multaj birdobredistoj kaj posedantoj de dorlotbestoj pro sia aspekto kaj karaktero. Ilia dieto konsistas el relative grandaj semoj kaj herboj, kiuj havas semojn.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Alderton, David. (2003) The Ultimate Encyclopedia of Caged and Aviary Birds. London, England: Hermes House. ISBN 1-84309-164-X.
- ↑ Princess Of Wales Parakeet Birds. Alirita 2015-10-19 .
- Pizzey kaj Knight, Field Guide to the Birds of Australia, Angus & Robertson, (ISBN 0-207-19691-5)
- Lendon, Alan H.. (1973) Australian Parrots in Field and Aviary, 2‑a eldono, Sydney: Angus and Robertson. ISBN 0-207-12424-8.
- Morcombe, Michael. (1986) The great Australian birdfinder. Sydney: Lansdowne Press. ISBN 0701819626.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- World Parrot Trust Parrot Encyclopedia - Species Profiles
| ||||||||||||||||||


