Aleksandreis

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Alexandreis, sive Gesta Alexandri Magni (Aleksandrado aŭ Agoj de Aleksandro la Granda) estas mezepoka Latina epopeo de Walther de Châtillon, aŭtoro el la 12-a jarcento el Francujo.

En lia epoko ĝi estis tre influa, eĉ dumtempe forpelis Vergilion el la lerneja programo. Ankaŭ aperis traduko en Islanda prozo kiel la Alexanderssaga.

Nuntempe oni apenaŭ plu legas ĝin.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • F. J. E. Raby, A History of Secular Latin Poetry in the Middle Ages (Oxford: Clarendon Press, 1934. ISBN 0198143257) vol. 2 pp. 72–80.