Aleksandria rito

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La aleksandria rito estas la liturgia rito uzita de la Ortodoksa Kopta Eklezio de Aleksandrio, la Eritrea Ortodoksa Tevahedo Eklezio kaj la Ortodoksa Tevahedo Eklezio de Etiopio, same kiel por la tri korespondaj Orientaj katolikaj eklezioj.

La Dia liturgio de la aleksandria rito enhavas elementojn de las liturgioj de la Sanktuloj Sankta Marko la evangeliisto (kiu tradicie estas konsiderata la unua episkopo de Aleksandrio), Bazilo la Granda, Cirilo la Granda kaj Gregorio de Nazianco. La Liturgio de Sankta Cirilo estas traduko al kopta lingvo el la greka de la Liturgio de Sankta Marko.

La aleksandria rito estas subgrupigita en du ritoj: nome la kopta kaj la Ge'ez. La kopta rito estas origina de Egipto kaj tradicie uzas la koptan lingvon kun kelkaj frazoj en greka. Ĝi estas uzata en la Ortodoksa Kopta Eklezio kaj en la Katolika Kopta Eklezio. La araba kaj ankaŭ kelkaj aliaj modernaj lingvoj (inklude la anglan) estis uzataj.[1] La rito Ge'ez estas origina el Etiopio kaj Eritreo kaj uzas la lingvon de Ge'ez. Ĝi estas uzata en kvar paralelaj eklezioj, nome la Eritrea Ortodoksa Tevahedo Eklezio, la Ortodoksa Tevahedo Eklezio de Etiopio, la Katolika Eklezio de Etiopio kaj la Eritrea Katolika Eklezio.

Ĝi estas uzata resume de kristanoj, kaj katolikaj kaj separitaj, de Egiptio kaj de Etiopio. Ĝi estas nomata ankaŭ kopta rito.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Eastern and Oriental Catholic Directory: Alexandrian Rite». Arkivita el la originalo la 14an de Oktobro 2017. Konsultita la 17an de Decembro 2020.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]