Aleksandro Aljabjev
Aleksandro Aljabjev | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de aŭgusto 1787 en Tobolsko |
Morto | 22-an de februaro 1851 (63-jaraĝa) en Moskvo |
Tombo | Monaĥejo Simonov |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Rusia Imperio |
Familio | |
Patro | Alexander Alyabyev (en) |
Okupo | |
Okupo | komponisto pianisto |
Verkoj | Evening Bell The Nightingale |
Aleksandro Aleksandroviĉ Aljabjev (en rusa: Алекса́ндр Алекса́ндрович Аля́бьев; 15-a de Aŭgusto [malnovstile 4-a de Aŭgusto] 1787 – 6a de Marto [malnovstile 22a de Februaro] 1851), literumita ankaŭ kiel Alabjev aŭ Alabieff, estis rusa komponisto konata kiel unu el la patroj de la rusa artokanto. Li verkis sep operojn, du dek muzikajn komediojn, unu simfonion, tri kordokvartetojn, pli ol 200 kantojn, kaj multajn aliajn pecojn.
Li aliĝis al la Rusa Armeo en 1812, dum la Napoleonaj Militoj, kaj luktis kiel oficiro ĝis 1823. Li partoprenis en la eniron de Rusiaj fortoj en Dresdeno kaj en Parizo,[1] kaj li ricevis du premiojn.
En Februaro 1825 Aljabjev kaj tri aliaj partoprenis en tutnoktan kartludadon kiu finis kiam retiriĝinta kolonelo T.M. Vremev estis akuzita de ludtrompo kaj estis frapita unue de Aljabjev kaj poste ankaŭ de la du aliaj ludantoj. La kolonelo mortis kelkajn tagojn poste, eble pro rompita lieno, kaj Aljabjev estis arestita akuzita je murdo. Kvankam la pruvaro ne estis definitiva, la caro Nikolao la 1-a sendis lin al ekzilo en sia naskoloko Tobolsk. Libergita en 1831, li pasigis kelkajn jarojn en Kaŭkazo antaŭ reveni al Moskvo, kie li mortis en 1851.[1]
Plej fama verko de Aljabjev estis "Solovej", La najtingalo (Соловей), kanto bazita sur poemo de Anton Delvig. Li komponis ĝin kiam li estis en prizono, en 1825. Ĝi iĝis tre populara rusa popolkanto. Tiu kanto estis pli amplekse konata post kiam ĝi estis enkondukita en la kantoleciona sceno de Rosina en La barbiro de Sevilo de Gioachino Rossini fare de Pauline Viardot, kaj poste de Adelina Patti kaj Marcella Sembrich. Miĥail Glinka verkis pianovariaĵojn bazitajn sur tiu kanto, kaj same faris Milij Balakirev.[1] Ankaŭ Franz Liszt verkis ties transskribon (S. 250/1). Ĝi estis unu el la preferataj kantoj de Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij el lia plej frua infanaĝo, ĉar lia patrino ofte kantis ĝin al li.[2]
Aliaj kantoj de Aljabjev estas "Ja viĵu obraz" (Mi vidas vian bildon), "Ja vas ljubil" (Mi amas vin), "Uvi, zaĉem ona blistajet" (Ve, kial ŝi estas tiom brila) kaj "Niŝĉaja" (La almozulo).