Aleksandr Dzasoĥov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Aleksandr Dzasoĥov
Aleksandr Dzasoĥov
Aleksandr Dzasoĥov (centre) en 2010 kun Vladimir Putin (dekstre) kaj Ruslan Auŝev (maldekstre)

la 2-a prezidanto de Nord-Osetio
En funkcio:
30-a de januaro 1998 – 5-a de junio 2005
Antaŭulo Aĥsarbek Galazov
Sekvanto Tajmuraz Mamsurov

Naskiĝo la  3-an de aprilo 1934(nun 1934-04-03)
en Vladikavkaz, Sovetunio
Nacieco oseto
Politika partio Komunista Partio de Sovetunio
Okupo fervojisto, ekonomikisto doktoriĝinta pri politikaj sciencoj
Religio rusa ortodoksa eklezio
v  d  r
Information icon.svg

Aleksandr Sergejeviĉ DZASOĤOV (ruse Александр Серге́евич Дзасохов, osete Дзасохты Сергейы фырт Алыксандр [Dzasoĥti Sergeji Firt Aliksandr]) estas fervojisto, ekonomikisto kaj politikisto de Sovetunio respektive Rusio kaj laŭ nacieco oseto. Li naskiĝis la  3-an de aprilo 1934(nun 1934-04-03) en Vladikavkaz, do nun estas 83-jara. De la 30-a de januaro 1998 ĝis la 5-a de junio 2005 li estis la 2-a prezidanto de la respubliko Nord-Osetio, subjekto de la Rusia Federacio.

Membro de la Komunista Partio de Sovetunio kaj plurfoje honorigita en Sovetunio, la 18-an de januaro 1998 li elektiĝis prezidanto de Nord-Osetio per 76% de la voĉoj kaj la 27-an de januaro 2002 estis reelektita per 56% de la voĉoj. Li libervole forlasis sian postenon la 31-an de majo 2005 kaj la postenon la 5-an de junio 20105 transprenis Tajmuraz Mamsurov.

La 13-an de januaro 2006 li atestis en la proceso de Nurpaŝi Kulajev, la sola postvivanta teroristo de la terorisma atako en Beslano. Du busoj plenaj de viktimoj alvenis en Vladikavkaz en tiu tago por vidi lian longe atenditan kortuman aperon. Kvankam multaj viktimoj konsideris lin inter la kulpuloj pri la drama evoluo de la ostaĝokrizo, la esploro efektivigita per la oficejo de la ĝenerala prokuroro de Rusio determinis ke neniuj oficialuloj kulpis pri la mortoj, do li povis atesti sen timo de persone negativaj juraj sekvoj por si.

Dzasoĥov estas doktoro de politika scienco, aŭtoro de pluraj libroj kaj multaj artikoloj, kaj membro de la Rusia Arta Akademio, branĉo de la Rusia Akademio de Sciencoj.