Aleksandro (Pollando-Litovio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Aleksandro Jagiellon)
Aleksandro
Reganto de Pollando kaj Litovio
Antaŭulo vidu sube
Sekvanto vidu sube
Persona informo
Naskonomo pole: Aleksander Jagiellończyk; litove: Aleksandras
Naskiĝo 5-an de aŭgusto 1461 (1461-08-05)
en Krakovo
Morto 19-an de aŭgusto 1506 (1506-08-19) (45-jaraĝa)
en Vilno
Tombo Katedralo de Vilno vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Grandprinclando Litovio vd
Subskribo Aleksandro (Pollando-Litovio)
Familio
Dinastio Jogajlidoj vd
Patro Kazimiro la 4-a vd
Patrino Elizabeto de Habsburgo, reĝino de Pollando vd
Gefratoj Ana Jogajlido • Barbara Jogajlido • Sofia Jogajlido, margrafedzino de Brandenburg-Ansbach • Edviga Jogajlido • Elizabeta Jogajlido • Vladislao la 2-a JogajlidoSankta KazimiroJohano la 1-a Alberto (Pollando)Sigismondo la Maljuna • Elizabeta Jogajlido (1472-1480) • Elizabeta Jogajlido (1465-1466) vd
Edz(in)o Helena of Moscow vd
Profesio
Okupo suvereno vd
Reĝo de Pollando
Dum 15011506
Antaŭulo Johano la 1-a
Sekvanto Sigismondo la 1-a
Grandduko de Litovio
Dum 14921506
Antaŭulo Kazimiro la 1-a
Sekvanto Sigismondo la 2-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Aleksandro Jogajlido
Aleksandro, grandduko de Litovio kaj reĝo de Pollando (portretita de Jan Matejko)

Aleksandro Jogajlido (naskiĝis la 5-an de aŭgusto 1461, mortis la 19-an de aŭgusto 1506) estis Reĝo de Pollando kaj Grandduko de Litovio kaj estis la kvara filo de Kazimiro la 4-a. Li elektiĝis kiel Grandduko de Litovio okaze de la morto de sia patro (1492), kaj kiel Reĝo de Pollando post la morto de sia frato Johano la 1-a Alberto (pole Jan I Olbracht) (1501).

La litova kaj pola nobelo Aleksandro, el la dinastio de Jogajlidoj (Jagelonoj), ekde la jaro 1492 estis grandduko de Litovio kaj ekde 1501 ankaŭ reĝo de Pollando.

La kvara filo de la pola reĝo Kazimiro la 4-a post ties morto elektiĝis grandduko de Litovio, dum lia frato Johano la 1-a iĝis reĝo de Pollando. Post la morto de Johano, Aleksandro ankaŭ iĝis pola reĝo. Li estis geedziĝinta kun Helena, la filino de la rusia caro Ivano la 3-a. Tamen dum la regado de Aleksandro plurfoje okazis militaj konfliktoj inter Pollando-Litovio kaj la rusia regno de Moskvo, sekve de kiuj Litovio dum la jaro 1503 devis cedi teritoriojn al Rusio.

Aleksandro komencis sian regadon per speciala rajto, donante la rajton pri gravaj ŝtataj decidoj ekskluzive al senato, kies prezidanto estis la monarko.

Aleksandro en la senato

Dum la jaro 1505 kadre de senata kunsido en la urbo Radom, interkonsentiĝis aldono kun titolo Nihil Novi al la konstitucio. Tiu aldonaĵo signifis limigon de la decidopovo de la reĝo, kiu sekve nur kun jeso de la parlamento Sejmo povis fari gravajn decidojn. Tiel ekestis politika sistemo, kiu nomatas nobela respubliko.

Aleksandro mortis en aĝo de 45 jaroj en Vilno kaj estas entombigita en la tiuurba katedralo de sankta Stanislao.