Aleksandro Lukaŝenko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aleksandro Lukaŝenko
Persona informo
Аляксандр Рыгоравіч Лукашэнка
Naskiĝo 30-an de aŭgusto 1954 (1954-08-30) (69-jaraĝa)
en Kopyś
Religio ateismo vd
Lingvoj rusabelorusa • Trasianka vd
Loĝloko Palaco de Sendependeco vd
Ŝtataneco BelorusioSovetunio vd
Alma mater Mahilova Ŝtata Pedagogia Universitato • Belarusian State Agricultural Academy • Alexandrya Secondary School vd
Partio Komunista Partio de Sovetunio vd
Subskribo Aleksandro Lukaŝenko
Familio
Patro nekonata valoro vd
Patrino Katsiaryna Lukashenka vd
Edz(in)o Halina Lukaŝenka vd
Infanoj Mikalaj Lukaŝenka • Viktar Lukaŝenka • Dzmitrij Lukaŝenka vd
Profesio
Okupo politikisto • direktoro • politika komisaro vd
Laborkampo politiko vd
Aktiva en Minsko vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Aleksandro LUKAŜENKOLUKAŜENKA (beloruse Аляксандр Рыгоравіч Лукашэнка [Alaksandr Rihoraviĉ Lukaŝenka], en Łacinka Alaksandar Ryhoravič Łukašenka; ruse Александр Григорьевич Лукашенко [Aleksandr Grigorjeviĉ Lukaŝenko][1]; naskiĝis 30-an de aŭgusto 1954 en Kopys, Belorusio) estas ekde 1994 prezidento de Belorusio, de 2020 ne estas agnoskata de Usono, Britio kaj Eŭropa Unio kiel laŭleĝa reprezentanto de tiu ĉi ŝtato en internacia areno.

En okcidentaj medioj, oni ofte nomas lin „lasta diktatoro de Eŭropo“. Pri tiu nomumo Hugo Chávez diris, subtene al Lukaŝenko: „Li estas la lasta diktatoro de Eŭropo, mi — la lasta diktatoro en Latina Ameriko; ili demonigas nin, ĉar ni havas nian memstaran, de neniu dependan politikon“[2]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lukaŝenko studis agrikulturon en akademio Mahiljoŭ same kiel historion en Pedagogia Altlernejo. Ekde 1975 ĝis 1977 li laboris kiel instruktoro ĉe la sovetuniaj limgardaj trupoj en Brest. Poste li iĝis sekretario de KPSU kaj direktoro de sovĥozo. Dum la puĉo kontraŭ Miĥail Gorbaĉov li apogis la puĉistojn en 1991.

Post kiam oni elektis lin prezidento de Belorusio en 1994, li forte subpremis la neamikajn amaskomunikilojn. Li estis inter nedemokratiaj cirkonstancoj denove elektita al prezidento (lastfoje en 2010). Dum lia unua elekto je presidanta posteno, en unua etapo li ricevis 44, 82 % de voĉoj, en dua etapo - 81%. 20-an de julio 1994. Li proponis referendumon (14-an de majo 1995) kun demandojn pri ŝtataj simboloj de Belorusio, pri aldono al rusa lingvo nivelo de ŝtata lingvo, pri ekonomika kunligo kun Rusio. En ĉiu demando li ricevis subtenon de elektantojn. Li partoprenis en subskribo de kontrakto inter Rusio, Belorusio, Kazaĥio kaj Kirgizio pri profundigo de integrado en ekonomikaj kaj sociaj aferoj. Kune kun rusa prezidento Jelcin li subskribis kontrakton pri unio de Belorusio kaj Rusio (2-an de majo 1996. Tuj poste li proponis referendumon (24-an de novembro 1996) kun demandoj pri ŝanĝoj en konstitucio, rajto pri propreco je tero, ŝanĝo de dato de festo: "Tago de sendependeco", rilatoj de elektantoj al konservo de mortiga puno. Laŭ rezultoj de referendumo - ŝanĝoj de konstitucio - li komencis novan 5-jaran oficperiodon kiel prezidento. Multfoje li proponis doni al rezultoj de referendumo leĝodonan rajton. US kaj EU tamen rifuzis akcepti la legitimecon de la referendumo, pro mankado al la reguloj de veraj demokrataj balotoj.[3][4]

Dum la sekvaj prezidantaj elektoj en la jaro 2001 li estis dua fojo elektita. En 2004 je referendumo (17-an de oktobro 2004), laŭ oficialaj faktoj ricevinte 77,3% de voĉoj, li ekhavis rajton partopreni en la sekvaj prezidantaj elektoj. Dum prezidantaj ekektoj en la jaro 2006 Lukaŝenko estis reelektita kiel prezidanto tria fojo, ricevinte laŭ oficialaj kalkuloj 83% de voĉoj. Laŭ itogoj de elektoj en la jaro 2010, li konservis sian prezidentan postenon kaj estis reelektita jam kvaran fojon.

Li estas akre kritikata en belorusiaj kaj alilandaj komunumaj kaj politikaj grupoj pro rompo de okcidentaj normoj de politika libereco, kio kondukis al mallaŭdo kaj politika izolado de Belorusio de flanko de okcidentaj landoj. Samtempe li estas populara en sia lando kaj en kelkaj landoj de eks-Sovetunio pro socie respondeca reĝimo kun kreskanta varproduktado, kiun li sukcesis konstrui en sia lando[5].

Lukaŝenko estas edziĝinta (ekde 1975), havas tri filojn, la lastan – Mikalaj – kun kromedzino Irina, sia iama kuracistino.

Protestoj de la belorusa opozicio[redakti | redakti fonton]

2020

La 9-an de aŭgusto post prezidenta voĉdonado, en kiu laŭ oficialaj donitaĵoj venkis la oficanta prezidento, komenciĝis amasaj plurmonataj protestoj pro ties falsigo en la publika opinio kaj la belorusa opozicio. Sekvis arestoj de 30 000 homoj kaj la unuaj mortigoj.

La 27-an de aŭgusto: Kamiono de pola humanitara helpo kun 18 tunoj da nutraĵo de Solidareco al belorusa sindikato por strikantaj entreprenoj estis haltigita ĉe la pola-belorusa ŝtatlimo por pli ol 20 horoj, la ŝoforo arestita de KGB kaj enkatenigita malgraŭ ĉiuj necesaj dokumentoj - al Pollando venis laŭvicaj belorusoj por kuraciĝi, el pli ol 450 batitaj kaj torturataj en arestejoj fare de OMON dum la unuaj du tagonoktoj lige al manifestacioj pro falsigitaj porprezidentaj balotoj; samtage OMON arestis por kelkaj horoj ne malpli ol 39 ĵurnalistojn, ankaŭ de eksterlando, en tio de Televido Belsat, forprenante personajn dokumentojn

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]