Aleksandro Polyhistor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aleksandro Polyhistor
Persona informo
Naskiĝo
en Mileto
Morto
en Laurentum
Lingvoj antikva greka
Ŝtataneco Roma regno
Familio
Patro nekonata valoro
Patrino nekonata valoro
Okupo
Okupo Ancient Roman historian • verkistogeografo
vdr

Aleksandro PolyhistorLucio Kornelio Aleksandro Polyhistor, aŭ (en la Antikva greka lingvo Ἀλέξανδρος ὁ Πολυ†στωρ, en kiu Πολυ†στωρ signifas “multe erudicia”), estas historiisto vivinta en Romo en la 1-a jarcento a. K. epoke de Lucio Kornelio Sulao. Liaj verkoj nin atingis nun fragmente, kaj ilin oni konas nur danke al atestoj de klasikaj verkistoj precipe kristanaj kaj pere de citaĵoj ege malfruaj kiel tiuj entenataj en la Suido.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la Suido, Aleksandro Polyhistor originas el Mileto (Malgrandazio); laŭ, male, Stefano de Bizanco, li naskiĝis en Kotiacum de la malsupera regiono de Frigoj kaj estis filo de iu Asklepiado. Tiu lasta origino estas konfirmita de Etymologicum Magnum.[1] Laŭ la Suido, li trafis enprizonigon kaj fariĝis sklavo, sekve vendita al mastro Kornelio Lentulo, sub kies protekto fariĝis pedagogo; akirinte la staton de afrankito, li prenis la nomon de sia malnova mastro, tio estas Kornelio - laŭ kutimo de la tiu epoko. Servio Mario Onorato plu aldonas [2] ke Aleksandro ŝuldas sian romanan nomon al Sulao (kies kompleta nomo estis Lucio Kornelio Sulao).

Kaj estas certigite ke Aleksandro Polyhistor vivis en Romo dum la epoko de Sulao (Suido tion indikas kaj kromaj indicoj tion konfirmas). La sama Suido precizigas ke Aleksandro estis disĉiplo de fama helenisma majstro, kaj profesiis profesore (“grammaticos”). Ĉiam laŭ Suido, Aleksandro Polyhistor forpasis en Laŭrentum dum incendio de sia domo: lia edzino, Helena, ne ĉeestis la la incendion kaj la morton de sia edzo, sed, informite pri la katastrofo, sin pendigis.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

La Suido informas ke Aleksando Polyhistor estis aŭtoro de sennombraj greklingvaj libroj [3]. Ŝajnas ke li kompilis diversajn traktadojn pri geografio, al kiuj ofte referencos Stefano el Bizanco kaj Plinio la Maljuna; lia plej grava verko, enhavanta 42 librojn, estas traktado kiun Stefano el Bizanco titolas Παντοδαπῆς Ὕλης Λόγοι konsistanta el prezentado de la historio kaj geografio de preskaŭ ĉiuj landoj tiam konataj.

Eble li ankaŭ aranĝis traktadon pri Kreto (insulo) kaj pri Romo en 5 libroj; ŝajnas ankaŭ, laŭ Servio Mario Onorato transdonis diversajn fragmentojn de tiu traktado.[4]. Plutarko aludas al lia verko pri la Frigaj Muzikistoj kaj Klemento de Aleksandrio lin citas kiel aŭtoron de verko pri la pitagoraj simboloj.[5]. Longan fragmenton de tiu aŭtoro reportas Eŭsebio de Cezareo.[6].

Plurfoje Diogeno Laertio mencias lian verkon pri la “Sinsekvo de la filozofoj” [7].

La fragmentoj de la prihistoria verko de Aleksandro Polyhistor atingintaj nian epokon estas editoritaj iniciate de Felix Jacoby en Fragmente der griechischen Historiker kutime komenclitere cititaj per (FGrH) (sub la numenro 273).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Greke: Ἐτυμολογικὸν Μέγα, greklingva konstantinopola enciklopedio de la 12-a jarcento, en kiu Aleksandro estas kvalifikita (greklingve) “Κοτιαεύς” (Kotiakeus = Kotiano).
  2. Komentario X, 388.
  3. οὗτος συνέγραψε βίβλους ἀριθμοῦ κρείττους
  4. Komentario pri Eneado VIII, 330 kaj X, 388.
  5. Stromatoj, I.
  6. Evangelia preparado, IX, 17.
  7. Vivoj, doktrinoj kaj sentencoj de famaj filozofoj, I, 116 ; II, 19 et 106 ; III, 4 et 5 ; IV, 62 ; VII, 179 ; VIII, 24 ; IX, 61.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]