Aleksandro Popov (kemiisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aleksandr Popov
(1837-1881)
Universitato de Kazano, 1832
Persona informo
Naskiĝo 1837
en Vitebska gubernio, Rusia imperio
Morto 18-a de aŭgusto 1881
en Varsovio, Rusia imperio
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Alma mater Universitato de Varsovio
Universitato de Kazano
Universitato de Bonno
Ŝtata Universitato de Sankt-Peterburgo
Profesio
Okupo kemiisto vd
Laborkampo organika kemio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Aleksandro Nikiforoviĉ Popov (1837-1881) (ruse Александр Никифорович Попов), estis rusa kemiisto, studis la oksidigon de la kemiaj substancoj, tiaj kiaj ketonoj, alkoholoj, karboksilatacidoj kaj aldehidoj. Li estis disĉiplo de Aleksandro Butlerov (1828-1886) kaj profesoro en la Universitato de Varsovio. En 1869, Popov kreis la regulon por oksidigo de organikaj kombinaĵoj, kiu ricevis lian nomon: Regulo de Popov[1].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Post la militservo, en 1861, li enmatrikuliĝis en la Fakultato pri Juro Universitato de Kazano, kaj influita de la instruoj de Butlerov li interesiĝis pri kemio. En 1865, li diplomiĝis per la tezo "Pri la afineco de la karbonatomo". Per ĉi-laboro, li eksperimente elmontras -- kontraŭe al la asertoj de la germana kemiisto Hermann Kolbe (1818-1884) rilate al la malsimilaj valentoj de la karbonatomoj --, ke, ĉiuj valentoj estas identaj, kio provizis signifoplenan subtenon al la teorio pri afineco de sia majstro Butlerov.

Post diplomiĝo, li laboris kiel kuratoro de la Historia Muzeo apud la Kemia Laboratorio (1865) kaj en la farmacia laboratorio de la Medicina Fakultato (1866). Li plu laboris en la Universitato de Kazano, kie, en 1868, li defendis sian majstrecan tezon. En 1869, fondojaro de la Universitato de Varsovio, li estis invitita por okupi la postenon kiel eksterordinara profesoro. Inter 1871 kaj 1872, li studis en la Universitato de Bonno en la laboratorio de Aŭgusto Kekuleo (1829-1896).

En 1872, li defendis sian doktorecan tezon: "Pri la oksidigo de la unuhidraj ketonoj", en la Ŝtata Universitato de Sankt-Peterburgo, kie li formulis sian regulon por determinado de la kemia strukturo de ketonoj, acidoj, alkoholoj kaj hidrokarbonidoj. Inter 1877 kaj 1878, li aktive partoprenis en la milito de Rusio kontraŭ la turkoj. Li estis membro de la Rusa Societo pri Kremio. Liaj eksperimentoj fokusiĝis ĉefe pri la strukturoj de la organikaj kombinaĵoj. Unue li elmontris la kvarvalenton de la karbonatomoj. Kune kun Aŭgusto Kekuleo kaj Theodor Zincke (1843-1928), li konkludis ke la oksidigo de la benzeno-homologoj komencas rekte sur la karbonatomo ligita al la benzena ringo. Li klasifikis la karboksilatacidojn en primaraj, sekundaraj kaj terciaraj. Li same studis la oksidigon de la grasacidoj[2].

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]