Aleksandro Silbernik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Portreto de Silbernik ĉ. 1900
lia tombo en Varsovio

Aleksandro "Sender" Lejboviĉ Silbernik (naskiĝis en 1831, mortis la 27-an de marto 1906 en Varsovio, en Esperanto ankaŭ foje literumata Zilbernik) estis judo, bopatro de L. L. Zamenhof, esperantisto ekde 1887 kaj la unua mecenato de Esperanto. Malgraŭ sia maljuna aĝo (en 1887 li estis jam 56-jaraĝa), li tute ellernis Esperanton. Ne estante riĉa homo (li posedis sapfabriketon en Kaŭno, en kiu li persone laboris ĝis sia 74-a jaraĝo, benita de granda familio de 9 gefiloj), li tamen ebligis al L. L. Zamenhof eldoni la unuajn broŝurojn pri Esperanto, aparte la Unuan kaj Duan Libron.

la domo de Aleksandro Silbernik en Kaŭno, nun sidejo de Litova Esperanto-Asocio

Ankoraŭ dum la sekvaj 15 jaroj li daŭre monhelpadis al la familio de sia bofilo kaj ties edzino Klara Zamenhof, lia filino. En Kaŭno (Litovio) ĝis hodiaŭ en la strato nun nomita laŭ L. L. Zamenhof staras lia domo, numero 5, kiu nun apartenas al la Litova Esperanto-Asocio.

Estas ĉapitro pri Aleksandro Silbernik en la Enciklopedio de Esperanto de 1934.

Por tiu ĉi artikolo estas uzitaj materialoj el la libro Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker kun afabla permeso de la aŭtoro.