Aleksandro Suvorov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aleksandro Suvorov
A. Suvorov ĉe la komputilo
A. Suvorov ĉe la komputilo
Persona informo
Naskiĝo 3-a de junio 1953
en Frunze (nun Biŝkeko), Kirgiza SSR, Sovetunio
Morto 26-an de januaro 2024 (2024-01-26)
Nacieco ruso
Lingvoj rusa vd
Loĝloko Moskvo, Rusio
Ŝtataneco Sovetunio, poste Rusio
Alma mater MŜU
Profesio
Okupo psikologo • poeto vd
Laborkampo psikologiopedagogio • filozofio de psikologio vd
Doktoreca konsilisto Felix Mikhailov vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Aleksandro Suvorov (ruse Александр Васильевич Суворов, naskiĝis la 3-an de junio 1953 en Frunze, Kirgiza SSR, Sovetunio — mortis la 26-an de januaro 2024) estis sovetia, rusia psiĥologo, pedagogo kaj poeto. Li estas aŭtoro de multaj sciencaj skriboj kaj artikoloj pri psiĥologio, pedagogio kaj psiĥologia filozofio, doktoro de psiĥologio ekde 1996. Ekde sia infanaĝo li estas blindsurda.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Aleksandro Suvorov tute blindiĝis, kiam li estis 4-jaraĝa. En 1962 li surdiĝis. Ekde tiu jaro li studis kaj estis edukita en la speciala infanejo por blindsurduloj en Zagorsk (Moskva provinco).

En 1971 oni elektis lin por partopreni en la eksperimento pri la edukado de la blindsurduloj en universitato. La eksperimento estis organizita de la speciala grupo por edukado de la blindsurdaj infanoj de la scienceksplora instituto de defektologio (tiam parto de la Pedagogia Akademio de Sovetunio). Li studis en la filozofia fakultato de MŜU dum unu jaro, poste li studis en la psiĥologia fakultato de la sama universitato dum 19721977.