Aleksandro la 1-a (Epiro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aleksandro la 1-a
Persona informo
Naskiĝo 1-an de decembro 2001 (2001-12-01)
en Epiro
Morto
en Pandosia (Bruttium)
Mortis pro morto dum batalo vd
Religio religio en Antikva Grekio vd
Familio
Patro Neoptolemo la 1-a vd
Gefratoj Olimpia • Troas vd
Edz(in)o Kleopatro de Makedonio vd
Infanoj Neoptolemus II of Epirus • Cadmeia of Epirus vd
Profesio
Okupo militisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Aleksandro la 1-a de Epiro (antikve-greke Ἀλέξανδρος Α' τῆς Ἠπείρου, 370 a.K. – 331 a.K.), konata ankaŭ kiel Aleksandro Moloso (Ἀλέξανδρος ὁ Μολοσσός), estis reĝo de Epiro (350–331 a.K.) de la Ecida dinastio.[1]

Monero de Aleksandro la 1-a de Epiro. Tarento.

Kiel la filo de Neoptolemo la 1-a de Epiro kaj frato de Olimpia, Aleksandro la 1-a estis onklo de Aleksandro la Granda. Li estis ankaŭ onklo de Pirho de Epiro. Li estis portita tre juna al la kortego de Filipo la 2-a, kaj laŭ la helena modo li iĝis celo de liaj allogoj. Je aĝo de ĉirkaŭ 20, Filipo faris lin reĝo de Epiro, post eltronigi sian onklon Arimbas.[2]

Kiam Olimpia estis malakceptita de lia edzo, en 337 a.K., ŝi iris ĉe sia frato, kaj klopodis instigi lin al milito kontraŭ Filipo.

Aleksandro, tamen, malakceptis tiun sugeston, kaj formis duan aliancon kun Filipo edziĝante al lia filino (nevino de Aleksandro) Kleopatra (336 a.K.). Je la nupto Filipo estis murdita de Paŭzanio de Orestio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. “Alexander”, Dictionary of Greek and Roman Biography and Mythology.
  2. Marcus Junianus Justinus (Justin): Epitome of the Philippic History of Pompeius Trogus Book VIII, Chapter 6. Online translation http://www.forumromanum.org/literature/justin/english/trans8.html