Aleksandro la 2-a (Rusio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aleksandro la 2-a
imperiestro de Rusia Imperio
Aleksandro la 2-a
Aleksandro la 2-a
Regado 18551881
Antaŭulo Nikolao la 1-a
Sekvanto Aleksandro la 3-a
Kronado 7-a de septembro 1856 en Moskvo
Blazono de Rusio
Blazono de Rusio
Persona informo
Александр II Николаевич
Naskonomo Александр II Николаевич Романов
Naskiĝo 29-a de aprilo 1818
en Moskvo Kremlo
Morto 13-a de marto 1881
en Sankt Peterburgo
Mortis pro hommortigo • reĝomortigo vd
Mortis per hemoragio vd
Tombo Petropavlovskij katedralo de Sankt Peterburgo
Religio ortodoksismo vd
Lingvoj rusa vd
Loĝloko Vintra Palaco vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Subskribo Aleksandro la 2-a (Rusio)
Familio
Dinastio Dinastio Romanov
Patro Nikolao Pavloviĉ
Patrino Aleksandra Teodorovna
Gefratoj Grand Duchess Maria Nikolaevna of Russia • Grand Duchess Elizabeth Nikolaevna of Russia • Olga Nikolaevna of Russia • Grand Duchess Alexandra Nikolaevna of Russia • Grand Duke Michael Nikolaevich of Russia • Grand Duke Nicholas Nikolaevich of Russia • Konstantin Nikolajeviĉ Romanov vd
Edz(in)o Maria Alexandrovna of Russia (Marie of Hesse) • Catherine Dolgorukov vd
Infanoj Aleksandra (1842—1849), Nikolao (1843—1865), Aleksandro (1845—1894), Vladimiro (1847—1909), Aleksio (1850—1908), Maria (1853—1920), Sergio (1857—1905), Paŭlo (1860—1919)
Parencoj Natalia Nordman vd
Profesio
Okupo regantoŝtatreprezentantomonarko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Aleksandro la 2-a (ruse Александр II Николаевич Романов; naskiĝis la 29-an de aprilo 1818, mortis la 13-an de marto 1881) estis imperiestro de la Rusia Imperio ekde 3-a de marto 1855 ĝis lia morto. Li restis en la historio kiel Aleksandro Liberiganto. Li apartenis al rusa monarka dinastio Romanov.

Origino[redakti | redakti fonton]

Aleksandro Nikolaeviĉ kune kun edzino Maria kaj filo Aleksandro

Liaj gepatroj estis geimperiestroj Nikolao la 1-a kaj Aleksandra Teodorovna (naskita Frederica Louise Charlotte Wilhelmina princino de Prusio).

Li estis la unua filo en la familio kaj do lin oni deinfanece edukis kiel heredonto de la rusia trono.

Komenco de la ŝtata regado[redakti | redakti fonton]

Post atingo de matura aĝo en 1834 lia patro, imperiestro Nikolao la 1-a, enigis Aleksandron en ĉefajn ŝtatajn instituciojn. Ekde 1834 la granda princo okupis postenon en Senato, ekde 1835 li estis membro de Ŝtata Sinodo kaj en 1842 li eklaboris en la ministraro.

Reĝado[redakti | redakti fonton]

Imperiestro Aleksandro la 2-a

Surtroniĝo[redakti | redakti fonton]

Imperiestro de Rusia Imperio Nikolao la 1-a mortis la 2-an de marto 1855. Tuj la heredinton de la rusia trono, grandan princon Aleksandron oni proklamis kiel nova reĝo de la lando sub nomo Aleksandro la 2-a. La 7-an de septembro 1856 en Uspenskij katedralo de moskva Kremlo okazis lia kronado.

Malfacila heredaĵo[redakti | redakti fonton]

Dum tridekjara reĝado de Nikolao la 1-a Rusio pozitive evoluadis. Tamen la militaj sukcesoj de Rusio rezultigis negativan reakcion en Okcidento. Britio kaj Francio apogintaj Otomanan Imperion sukcesis dum rusia-turka milito en Krimeo. Aleksandro la 1-a estis devigita akcepti la parizan traktaton de 1856, laŭ kiu Rusio perdis kelkajn siajn teritoriojn.

Ĉefaj enlandaj reformoj[redakti | redakti fonton]

  • Abolo de servuteco. Abolo de servuteco estis plej rimarkinda reformo, kiun Aleksandro Liberiganto efektivigis en 1861. Kampuloj ricevis personan sendependecon de siaj feŭdomastroj kaj bienuloj. Plugokampojn ili ne ricevis kaj do devis elaĉeti ilin aŭ farmi kaj redoni grandan parton de rikoltaĵo. Ĉi-reformo estis ĉefe progresa kaj utila por la loĝantaro.
  • Memregado. Memregado de kamparo komenciĝis ekde la 1-a de januaro 1864, kiam estis establitaj provincaj municipoj, kiujn elektis loka loĝantaro. Ili zorgis pri lernejoj, malsanulejoj kaj ceteraj taskoj. Similaj municipoj aperis en urboj en 1870.
  • Juĝado. Juĝado proklamis ĉiujn civitanojn egalaj antaŭ la rusia leĝaro, do neniu havis iujn avantaĝojn. Akuzitoj rajtis preni advokatojn kaj ĉiuj procesoj estis nepre publikaj.
  • Militistaro. Reformo de la militistaro konsistis el du partoj – struktura kaj teknika. Oni tiam efektivigis gravajn strukturajn ŝanĝojn, rezulte de kiuj la regula militistaro reduktiĝis ĝis 730 miloj, sed la rezerva militistaro pliiĝis ĝis 550 miloj. La tutan areon de Rusio oni disigis je kelkaj militaj arondismentoj, kio plibonigis ties regadon. Oni multe modernigis armadon de la militistaro, precipe ties fusilojn kaj kanonojn.
  • Klerigo. Gravaj ŝanĝoj okazis en la popola klerigo. Tiam aperis krom gimnazioj t.n. realaj lernejoj, en kiuj oni ĉefe edukis industriajn specialistojn. Novajn gravajn rajtojn ricevis universitatoj, kies aŭtonomeco multe plialtiĝis. En 1869 en Moskvo ekfunkciis unue en Rusio Altnivela Porvirina Kurso.

Ekstera politiko[redakti | redakti fonton]

  • Kaŭkaza milito. Situacio sur la sudaj, kaŭkazaj limoj de Rusio ne estis kvieta kaj stabila. Tial en 1859 Aleksandro la 2-a daŭrigis ekspansion en teritorion de okcidenta Kaŭkazo. Rezulte de kvinjara milito multaj islamaj etnoj elmigris al Turkio kaj la restintoj konfirmis civitanecon de Rusio.
  • Ekspansio en Turkestanon. En 1865 -1881 ankaŭ daŭris la rusia ekspansio en azian Turkestanon, rezulte de kiu multaj tieaj ĥanlandoj (nun Turkmenio, Kazaĥio, Uzbekio) estis aneksitaj.
  • Nova milito kontraŭ Otomana Imperio. La milita kampo en 1878-1879 estis ĉefe en Balkana duoninsulo, kies kristana loĝantaro suferis pro la turka jugo kaj permanente ribelis. Rusio kaj ĝiaj aliancanoj sukcesis en la milito kaj liberigis siajn samkredulojn, ortodoksajn kristanojn: bulgarojn, serbojn, rumanojn k.a.
  • Rusa Alasko. En 1732 Alaskon malkovris la rusa ekspedicio kaj longe ekspluatadis ĝin diversaj privataj kompanioj. Tamen elspezoj superis enspezojn (ĉefe pro felo) de tre fora rusa teritorio kaj en 1867 okazis vendo de rusa Alasko al Usono pro sep milionoj ducent miloj da oraj dolaroj.

Familio[redakti | redakti fonton]

Aleksandro kaj Maria
"La morta caro" pentris Konstantin Makovskij en 1881

En 1841 granda princo Aleksandro edziĝis al princino Marie von Hessen-Darmstadt, kiu post ortodoksiĝo nomiĝis Maria Aleksandrovna (1.07.1824 — 22.05.1880). Ŝia origino ne estas tute klara, ĉar ŝiaj realaj gepatroj ŝajne estis dukino Wilhelmine von Hessen-Darmstadt kaj ŝia ĉambelano barono August Freiherr von Senarclens de Grancy. Tiea reganto Ludwig II von Hessen und bei Rhein konfirmis la knabinon kiel sia propra filino por eviti internacian skandalon.

La geedzoj havis ok gefilojn: Aleksandra, Nikolao, Aleksandro, Vladimiro, Aleksio, Maria, Sergio kaj Paŭlo.

Atencoj kaj murdo[redakti | redakti fonton]

familia kripto de dinastio Romanov (dekstre tombo de Aleksandro la 2-a, maldekstre - de lia edzino Maria)

Kelkfoje oni atencis la imperiestron Aleksandron la 2-an. En 1866 en Sankt Peterburgo lin malsukcese pafis Karakozov. En 1867 en Parizo lin provis murdi pola enmigrinto Berezovski. En 1879 en Sankt Peterburgo fiaskis Solovjov. Du eksplodoj en 1879 kaj en 1880 ne atingis siajn celojn. Por preventi atencojn kaj protekti vivon de la imperiestro oni establis eĉ specialan Komisionon. Sed la 13-an de marto 1881 bomba eksplodo, kiun realigis Ignatio Grinevickij, murdis la imperiestron de Rusia Imperio Aleksandron la 2-an, kiu tiam veturis en sia kaleŝego laŭlonge de Ekaterininskaja kajo de Sankt Peterburgo. Lin oni sepultis en Petropavlovskij katedralo de Sankt Peterburgo en la familia kripto de dinastio Romanov. Lia tombo estas farita el malsama materialo (griza-verda jaspo anstataŭ blanka marmoro).

Iuj monumentoj[redakti | redakti fonton]

  • En Moskvo. En 2005 apud moskva restarigita katedralo de Kristo Savinto oni establis la monumenton omaĝe al Aleksandro la 2-a naskita en Moskvo.
  • En Sankt Peterburgo. Sur la loko, kie okazis la murda atenco de la imperiestro, oni konstruis templon Resurekto de Kristo. Tie estas kelkaj aliaj monumentoj. En bulgara Sofio. En Bulgario oni tre respektas la rusan caron Aleksandron la 2-an pro liberigo, kiu li donis al la frata bulgara popolo. En la ĉefurbo Sofio en 1903 oni establis tre belan monumenton omaĝe al Caro Liberiganto.
  • En Helsinko (Finnlando) estas monumento omaĝe al Aleksandro la 2-a. Finnoj dankas lin pro liaj gravaj decidoj pri konservo de la nacia kulturo, pro konfirmo de la finna lingvo kiel la ŝtata lingvo de la lando.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]