Aleksandro la Granda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antikva busto de Aleksandro

Aleksandro de Makedonio (helene Αλέξανδρος Γ' ο Μακεδών, Aleksandros III o Makedon), signifante "Defendanto de Viroj") (naskiĝis malfrue en Julio en Pella, -356, mortis la 10-an de junio, -323) estis Reĝo de Makedonio; li unuigis la militantajn kaj dividitajn urboŝtatojn de Grekio, kaj konkeris Persion, Egiption, kaj kelkajn aliajn regnojn, ĝis la bordo de Hindio.

Vivo

Junaĝo

Naskite Aleksandro la 3-a, li estis la filo de Reĝo Filipo la 2-a de Makedonio kaj la fifama epira princino Olimpia, en Pella, Makedonio. Laŭ kelkaj legendoj, Olimpia estis gravedigita ne de Filipo, kiu timis ŝin kaj ŝian logatecon al dormado kun serpentoj, sed de Zeŭso. Konante ĉi tiujn legendojn kaj ilian politikan utilecon, Aleksandro kutime aludis al sia patro kiel Zeŭso, anstataŭ kiel Filipo.

Laŭ verŝajne parte legenda rakonto de Plutarko la juna Aleksandro malsovaĝigis sian ĉevalon Bucefalo, kiu poste akompanis lin ĝis Hindujo, kio antaŭe neniu sukcesis fari. Kontraŭe al la aliaj Aleksandro vidis, ke la ĉevalo timis sian propran ombron, kaj tiel la sola sukcesis surĉevaliĝi. Post tio lia patro Filipo dirintus al li:

Iru, filo mia, serĉu vian propran reĝlandon, dignan de vi. Makedonujo ne sufiĉe grandas por vi. (Plutarko, Aleksandro, 6).

Krom la legendoj oni scias malmulton pri la juneco de Aleksandro.

Norde kaj oriente de klasika Grekio, Makedonio estis konsiderata de la plejparto de la grekoj kiel fremda kaj duon-barbara lando. Olimpia, la patrino de Aleksandro, devenis de Epiro, alia duon-greka ŝtato nordokcidenta de la greka duoninsulo.

Filipo elektis Aristotelon kiel repetitoron de la juna Aleksandro por instrui al li filozofion, arton kaj matematikon. La rilato inter Aristotelo kaj Aleksandro daŭris dum la tuto de la vivo de Aleksandro; eĉ post la ekzekuto de lia nevo, Kalisteno, Aristotelo plu ricevadis donacojn de la reĝo.

La rilato inter patro kaj filo tute ne estis senkonflikta, ĉefe rilate al la amorado de la patro. Filipo kromedziĝis en 337 a.K. al Kleopatro, nevino de sia generalo Atalos. Dum bankedo atalos dirintus, ke li esperas, ke Filipo nun havos laŭleĝan heredonton. Tiam Aleksandro koleriĝinta krius al Atalos:

Ĉu tio signifu, ke mi estas bastardo?

Aleksandro ĵetis sian trinkvazon al Atalos kaj volis ataki lin. Ankaŭ Filip ekstaris kaj eltiris sian glavon, sed ne por protekti Aleksandron, sed por helpi al Atalos. Sed, ĉar Filipo, kiel ja oftege, jam estis tute ebria, li stumblis kaj falis. Aleksandro ironie rigaris lin kaj dirs al la kuniĝintaj makedonoj:

Vidu, sinjoroj. Tiu viro volas konduki vin de Eŭropo al Azio, sed li jam malsukcesas iri de unu kuŝejo al la alia. (Plutarko, Aleksandro, 9)

Aleksandro tiam ŝajne timis ne plu esti tronsukcedonto. Fine li fuĝis kun sia patrino tra Epiro al Ilirio. Post duonjaro li revenis al Pella, sed la tronosukcedo daŭre estis necerta.

Filipo estis mortigita somere de la jaro 336 a.K. de la korpogardisto Pausanias dum la geedziĝfesto de sia filino Kleopatro kun la reĝo Aleksandro la 1-a de Epiro. La motivo de la murdisto ŝajnas evidenta: Pausanias estis konfidentulo de Filipo kaj ofendis lin Atalos, li taksis sin maljuste traktita de Filip. Sed tamen baldaŭ poste estiĝis diraĵoj, laŭ kiuj Aleksandro partoprenis la agadon. Supozoj pri la fonoj de la murdo kaj partopreno de Olimpia kaj Aleksandro estas ne pruveblaj, kvankam scio pri la afero ne povas esti ekskluzivita.[1]

Surtroniĝo

Makedonujo je la morto de Filipo

En -336, li sukcedis sian patron al la trono. La murdon de Filipo, kvankam faritan de malbonhumora junulo, kiu estis amanto de Filipo, oni nun opinias planita kun la scio kaj eble partopreno aŭ de Aleksandro aŭ de Olimpia, kaj eble de ambaŭ. Filipo milite kaj diplomatie establis makedonan hegemonion en Grekio, kaj Aleksandro ekiris en -334 al siaj famaj konkeroj, la unua kaj plej bone konata el kiuj estis la venko kaj subjugigo de Persio (kiu tiam regis grandan areon inkluzivan la modernajn landojn Irano, Irako, Sirio, kaj Turkio). Ĝis post du jaroj, li konkeris la orientan mediteranean marbordon, eniris Persion, kaj apud la urbeto Isso venkis la grandan persan reĝon Dario la 3-a.

De -332 ĝis -331, li konkeris Egiption kaj, post kiam li revenkis Darion ĉe la Batalo de Gaŭgamelo, okupis Babilonon. Tiam li iris al Medio kaj Skitio, kaptis Heraton kaj Samarkandon kaj daŭrigis al Hindio. Li adoptis iujn elementojn de la persaj kostumo kaj kutimoj ĉe li kortego, inkluzive notinde la kutimon de mankisado, simbola kisado de la mano, kiun la persoj faris al siaj socialaj superuloj, sed praktikon, kiun la grekoj malestimis. Tio kostis al li multe de simpatio de liaj grekaj samlandanoj. Liaj provoj kunigi persan kulturon kun siaj grekaj soldatoj ankaŭ inkluzivis amase edzigi siajn oficirojn al persaj edzinoj, kaj trejni regimenton de persaj knaboj laŭ la kutimoj de la makedonoj.

Aleksandro edziĝis al kelkaj princinoj de ekspersaj teritorioj: Roksano de Baktrio; Statira, filino de Dario la 3-a; kaj Parisato, filino de Oĥo. Iuj asertis, ke la plej granda amo de lia vivo estis lia plej bona amiko, Hefestiono; tamen, tio estas kontestata de kleruloj. Roksana finfine naskis la knabon Aleksandro la 4-a "Ego", supozeble lia filo.

Multaj el liaj soldatoj mortis kiam li kondukis sian armeon pli kaj pli orienten, tra dezertoj kaj alispeca malamika tereno. Batalinte en Hindio, li revenis okcidenten tra Makran, provante fortikigi sian imperion. Li invadis Hindion en -326 kaj batalis kontraŭ Reĝo Rupushotthama aŭ Poro ĉe la Batalo de Hidaspo.

Laŭ unu rakonto, la filozofo Anaksarĥo regis la orgojlon de Aleksandro, kiam li aspiris al la honoroj de dieco, per montrado de lia vundita fingro, dirante, "Vidu la sangon de mortonto, ne de dio." Laŭ alia versio, Aleksandro mem montris la malsimilecon responde al lakea soldato.

Aleksandro havis legendan ĉevalon kun la nomo Bucefalo (bov-kapa), supozeble ido de la Ĉevalinoj de Diomedo.

Morto de Aleksandro

La 10-an de junio, -323, antaŭ ol li revenis, li mortis pro subita febro, en la palaco de Nebukadnecaro la 2-a de Babilono. Aleksandro la Granda havis nur 32 jarojn.[2]

Li lasis grandegan imperion de persa-greka kulturo al siaj sukcedantoj, kiuj luktis inter si por supereco super partoj de lia imperio. Kiam ĉio retrankviliĝis, preskaŭ ĉiuj liaj oficiroj forigis siajn persajn edzinojn, kaj ĉiuj krom du el liaj superaj oficiroj, lia patrino, lia edzino Roksana, lia filo Aleksandro la 4-a de Makedonio (-323 - -309), lia eksteredzeca filo Heraklo (-327 - -309, lia fratino Kleopatra, lia duonfratino Eŭridika, lia duonfrato Filipo Arrideo, estis mortaj, kaj nur unu el ili (Antipater) mortis pro naturaj kaŭzoj.

Disiĝo de la imperio

Lia imperio komence estis dividita en kvar ĉefajn partojn: Kasandro regis en Grekio, Lisimaĥo en Malgrandazio kaj Tracio, Seleŭko la 1-a Nikator en Mezopotamio kaj Sirio, kaj Ptolemeo la 1-a (aŭ Ptolemeo Soter) en Levantenio kaj Egiptio.

Baldaŭ, Lisimaĥo atingis la parton de Kasandro, kaj la imperio dividiĝis en tri ĉefajn partojn, regatajn de la idoj de Ptolemeo Soter en Egipto, Antigono Monoptalmo (laŭvorte "unu-okula") en Grekio, kaj Seleŭko en subokcidenta azio. Ĝis proksimume -281, nur du dinastioj restis en la iama imperio de Aleksandro — la seleŭkida dinastio en la nordo kaj la ptolemea dinastio en la sudo.

Restis multaj eponimaj urboj: Aleksandrioj, Aleksandropoloj kaj aliaj Aleksurboj troviĝis dise tra la areo de la stranga kosmopolita miksamaso, kiun li konkeris. Kiaj ajn revoj pri ia kunigo de greka kaj persa kulturoj mortis baldaŭ post lia morto, kiam la makedonoj kaj la grekoj puŝis la persojn en malpli pontencajn postenojn—kvankam estis grekaj sukcedantoj (notinde Eŭmeno), neniuj el la sukcedantoj estis persoj.

Hodiaŭaj opinioj pri Aleksandro

Oni memoras Aleksandron kiel popola heroo en Eŭropo kaj granda parto de okcidenta Azio. En Irano, aliflanke, oni memoras lin kiel la detruanton de ilia unua granda imperio kaj detruanton de Persepolo. Antikvaj fontoj ĝenerale estas verkitaj kun celo aŭ glorigi aŭ kalumnii lin, kio malfaciligas taksadon de lia efektiva karaktero. La plejparto aludas kreskantan nestabilecon kaj megalomanion en la jaroj post Gaŭgamela, sed oni ankaŭ sugestas, ke tio simple respegulas la grekan stereotipon de mediiĝinta reĝo. La murdon de lia amiko Klejto dum ebria rabio, kiun Aleksandro profunde bedaŭris, oni ofte montras, kaj ankaŭ lian ekzekuton de Filoto kaj ties patro Parmeniono pro netransdono de la detaloj de komploto kontraŭ li, sed tio eble estis prudento kaj ne paranojo. Modernaj opinioj akre dividiĝas pri tio, ĉu li estis heroa konstruanto de imperio aŭ antikva Hitlero.

Modernaj historiistoj traktas la morton de Aleksandro la Granda kaj la naskiĝon de la sukcedaj regnoj kiel la eventon, kiu dividas helenan civilizon disde heleneca civilizo. La konkeroj de Aleksandro kaj la administraj bezonoj de liaj greklingvaj sukcedantoj antaŭenigis la disvastigon de la greka lingvo kaj la greka kulturo trans orientan Mediteraneon kaj en Mezopotamion.

Bildgalerio

Referencoj

  1. La antikvaj fontoj, inter kiuj Plutarko, Aleksandro 10,5-7, Junianus Justinus 9,6-7, 11,2,1-23 kaj Diodoro Sicila 16,94-17,2 estas kontraŭdiraj. Novaj esploroj estas pridiskutataj ĉe Hans-Joachim Gehrke: Geschichte des Hellenismus (Historio de helenismo), Munkeno 2003, S. 144.
  2. Kingdoms of the Successors of Alexander: After the Battle of Ipsus, B.C. 301 (1800-1884). Alirita 2013-07-27.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke http://www.1stmuse.com/frames greke http://www.pothos.org greke http://www.androphile.org/preview/Library/Biographies/Alexander/Alexander.htm greke http://www.livius.org/aj-al/alexander/alexander00.html