Aleksandros Mavrokordatos
Aleksandros Mavrokordatos | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de februaro 1791 en Istanbulo |
Morto | 18-an de aŭgusto 1865 (74-jara) en Egino |
Tombo | First Cemetery of Athens |
Lingvoj | moderna greka lingvo |
Ŝtataneco | Otomana Imperio • Grekio |
Alma mater | Universitato de Padovo |
Familio | |
Frat(in)o | Ekaterini Trikoupis |
Infano | Nikolaos Mavrokordatos |
Profesio | |
Profesio | politikisto • diplomato • militisto |
Aleksandros Mavrokordatos (Greke: Αλέξανδρος Μαυροκορδάτος; 11a de Februaro, 1791 – 18a de Aŭgusto, 1865) estis greka ŝtatestro kaj membro de la familio Mavrokordatos de Fanari-anoj.
En 1812, Mavrokordatos iris al la kortego de sia onklo Johano Georgo Karadja, Hospodaro de Valakio, kun kiu li vivis en ekzilo en la Aŭstra Imperio (1818), kaj li studis ĉe la Universitato de Padovo. Li estis membro de la asocio Filiki Eteria kaj estis inter la Fanari-aj Grekoj kiuj rapidiris al Moreo en la komenco de la Greka milito de sendependiĝo en 1821.[1] Je la epoko de la komenco de la revolucio, Mavrokordatos estis loĝanta en Pisa kun la poeto Percy Bysshe Shelley kaj lia edzino Mary Shelley, kaj aŭdinte pri la revolucio, Mavrokordatos iris al Marsejlo por aĉeti armilojn kaj ŝipon por iri al Grekio.[2] Mavrokordatos estis tre riĉa, bone edukita homo, flua en sep lingvoj, kies esperto en la regado de Valakio kondukis multajn rigardi lin kiel estonta estro de Grekio.[3] Malkiel multaj el la Grekaj estroj, Mavrokordatos kiu estis loĝanta en Okcidento, preferis okcidentajn vestojn kaj rigarids Okcidenten kiel la politika modelo por Grekio.[4]
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Publika havaĵo, unu aŭ pliaj frazoj enhavas tekston el publikaĵo nune en la publika havaĵo: Chisholm, Hugh, eld. (1911). "Mavrocordato". Encyclopædia Britannica. 17 (11a eld.). Cambridge University Press. p. 917.
- ↑ Brewer, David The Greek War of Independence, London: Overlook Duckworth, 2011 page 127.
- ↑ Brewer, David The Greek War of Independence, London: Overlook Duckworth, 2011 page 127.
- ↑ Brewer, David The Greek War of Independence, London: Overlook Duckworth, 2011 pages 127-128.