Aleksandros Papagos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Aleksandros Papagos
Alexandros Papagos, 1954.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 9-an de decembro 1883 (1883-12-09)
en Ateno
Morto 4-an de oktobro 1955 (1955-10-04) (71-jara)
en Ateno
Ŝtataneco Grekio
Profesio politikisto, militisto
Lingvoj moderna greka lingvo
Familianoj
Infano Leonidas Papagos
Patro Leonidas Papagos
v  d  r
Information icon.svg
Statuo en Ioannina.

Aleksandros PAPAGOS (en greka: Αλέξανδρος Παπάγος; 9a de Decembro 1883[1] – 4a de Oktobro 1955) estis greka marŝalo kiu estris la Helenan Armeon en la Dua Mondmilito kaj en la postaj stadioj de la Greka Enlanda Milito kaj iĝis Ĉefministro de la lando post sia venko en la balotado de 1952. Lia regado estis difinita de la Malvarma Milito; militbazoj de Usono estis akceptitaj sur la grekia teritorio, oni kreis povegan kaj ardan kontraŭ-komunisman aparaton, kaj la komunista estro Nikos Plumpidis estis ekzekutita per pafekzekutado.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Noto: Grekio oficiale adoptis la Gregorian kalendaron la 16an de Februaro 1923 (kiu iĝis la 1a de Marto). Ĉiuj datoj antaŭ tio, se ne specife markita, estas malnovstilaj.