Aleksej Borovoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aleksej Borovoj
Persona informo
Naskiĝo 30-an de oktobro 1875 (1875-10-30)
en Moskvo
Morto 21-an de novembro 1935 (1935-11-21) (60-jaraĝa)
en Vladimir
Mortokialo korinfarkto
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio
Alma mater Moskva Ŝtata Universitato
Okupo
Okupo verkistojuristoekonomikistoĵurnalisto • anarkiisto • universitata instruisto
vdr

Aleksej Alekseeviĉ Borovoj (30-an de oktobro[jul.]/ 11-an de novembro 1875[greg.], Moskvo21-an de novembro 1935, Vladimir) estis Rusia filozofo, juristo, ekonomikisto, ĵurnalisto kaj grava teoriisto de anarkiismo. Kvankam li mem ne apartenigis sin al iu aparta branĉo de anarkiisma ideologio, liaj rigardoj estis plej proksimaj al anarki-sindikatismo kaj anarki-individuismo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Aleksej Borovoj naskiĝis en Moskvo 30-an de Oktobro 1875, kaj loĝis tie sian tutan infanecon. En 1898 li graduis de jura fakultato de Moskva universitato kaj iĝis privatdocento tie (li oficie estis instruisto de universitato ĝis 1911). En jaroj 1903-1905 laboris en Eŭropo, kie eksciis radikalajn por tiu tempo socialismajn ideojn, aparte marksismon. Li, tamen, tre baldaŭ senreviĝis pri marksismo, ĉar li vidis ke tiu ideologio konduktas al totalisma socio. Krom marksismo, mondrigardon de Borovoj influis Bergson, Nietzsche, personismo kaj intuiciismo. Tiuj filozofioj konduktis lin al anarki-individuismo. En jaroj 1906-1910, post Unua Rusa Revolucio, Aleksej Borovoj eldonis kelkajn artikolojn kaj prelegis pri anarkiismo en Moskva historia muzeo. Pro tio tiama portempa registaro represiis lin kaj igis fuĝi en Francion, kie li loĝis ekde 1910 ĝis 1913.

Tiam eldonitaj verkoj de Borovoj estas: Sociaj idealoj de moderna homaro («Общественные идеалы современного человечества», 1906); Revolucia mondrigardo («Революционное миросозерцание», 1907); Populara kurso de politika ekonomio («Популярный курс политической экономии», 1908); Historio de persona libero en Francio («Историю личной свободы во Франции», 1910); Historio de persona libero en Francio: Respondo al recenzantoj («История личной свободы во Франции. Ответ рецензентам», 1911).

Post reveno en Rusion en 1913, Borovoj plejparte laboris kiel ĵurnalisto. En politikan agadon li revenis post Februara Revolucio. En 1917 li iĝis redaktisto de ĵurnalo Voko («Клич»), en 1918 iĝis unu el plej gravaj personoj en Moskva unio por idea propagando de anarkiismo. En tiu periodo li eldonis verkojn Revolucia kreo kaj parlamento («Революционное творчество и парламент», 19061907); Revolucia sindikatismo(«Революционный синдикализм»); Anarkiismo («Анархизм», 1918); Persono kaj socio en anarkiista mondrigardo («Личность и общество в анархическом мировоззрении», 1921).

Post malvenko de Kronŝtadta ribelo en 1921 bolŝevika registaro komencis ondon de represioj kontraŭ anarkiistoj. Pro tio malfermita anarkiista propagando iĝis neebla. Kiel kaŝitan propagandon, Borovoj kreis Tut-Rusian komitaton por memorigo de Petro Kropotkin en 1921 , kaj ekde 1923 laboris en Moskva muzeo de Kropotkin. Li ne plu povis fari prelegojn aŭ instrui en la universitato kaj oni forprenis de li la profesorecon. En 1929 li estis forsendita en na Vjatka, kaj poste (en 1932) en Vladimiron, kie li mortis en 1935.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]