Aleksej Brusilov
| Aleksej Brusilov | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 3-an de aŭgusto 1853 en Tbiliso |
| Morto | 17-an de marto 1926 (72-jaraĝa) en Moskvo |
| Mortokialo | pneŭmonito |
| Tombo | Novodeviĉij monaĥejo |
| Lingvoj | rusa |
| Ŝtataneco | Rusia Imperio Soveta Unio |
| Alma mater | Paĝia Korpuso (1867 (Julia)–1872 (Julia)) |
| Subskribo | |
| Memorigilo | |
| Familio | |
| Patro | Aleksej Brusilov |
| Edz(in)o | Nadeĵda Ĵeliĥovskaja (1910–1926) Anna Nikolajevna von Hagemeister (1884–1908) |
| Infano | Aleksej Brusilov ( |
| Okupo | |
| Okupo | oficiro memuaristo |
Aleksej Aleksejeviĉ BRUSILOV (ruse Алексей Алексеевич Брусилов; naskiĝis la 19-an de[jul.]/ 31-an de aŭgusto 1853[greg.], Tifliso, la Rusia Imperio — mortis la 17-an de marto 1926 en Moskvo, RSFSR, Sovetunio) estis rusa, sovetia generalo, konata pro la Brusilov-ofensivo (junio — aŭgusto de 1916), kiu helpis dum kritika periodo de la Unua mondmilito al la okcidentaj aliancanoj de Rusio.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Infanaĝo
[redakti | redakti fonton]Li naskiĝis la 19-an de[jul.]/ 31-an de aŭgusto 1853[greg.] en Tifliso en la familio de generalo-leŭtenanto Aleksej Nikolajeviĉ Brusilov (1787—1859), servinta tiutempe kiel prezidanto de kampa aŭditoriato de la Kaŭkazia armeo. La patro devenis de nobeloj de Orjola gubernio dum la patrino Anna Luiza Niestojemska estis polino. La patro tiutempe aĝis 66 jarojn kaj la patrino havis 27–28 jarojn. Li estis la plej aĝa ido. Post li naskiĝis laŭsekve fratoj Boris, Aleksandr (baldaŭ mortinta) kaj Lev[1].
En 1859 la patro mortis pro krupa pneŭmonito kaj post kelkaj monatoj pro ftizo mortis la patrino. La infanojn prenis onklino Genrietta Hagemeister, kiu ne havis proprajn idojn. Aleksej Brusilov rememoris poste ke ŝi kaj ŝia edzo Karl Hagemeister amis ilin kaj laŭeble anstataŭis la gepatrojn. Hejme ofte okazis muzikaj vesperoj, ĉar la onklino estis bona muzikistino kaj famis kiel ludanto je pianego. Venis pluraj artistoj. La infanojn instruis guvernistoj, el kiuj la plej influa estis Bekman, danke al kiu Aleksej Brusilov konis la francan kvazaŭ denaske, la germanan sufiĉe bone dum la anglan li poste forgesis pro manko de praktiko. Ĝis la 14-a vivojaro li loĝis en Kutaiso, sed poste la onklo alportis lin al la Paĝia Korpusoru en Sankt-Peterburgo, kie li estis registrita jam infanaĝe fare de sia patro (kutima afero ĉe la nobelaj familioj). Li trapasis ekzamenon al la kvara klaso kaj estis akceptita[2].
Laŭ propraj vortoj, li lernis skrupule nur la fakojn interesajn al li dum la aliajn grandparte neglektis, do en la kvina klaso li malsukcesis trapasi transiran ekzamenon kaj por ne resti plian jaron en la sama klaso li prenis unujaran ferion kaj ekveturis al siaj geonkloj en Kaŭkazion. Post tiu ĉi paŭzo li sukcese ekzameniĝis por speciala klaso sen trapasi la sesan klason, kies lernantoj estis konsiderantaj jamaj militistoj, studis militajn fakojn, havis blankajn armilojn kaj ĝuis du ripoztagojn semajne. Semajnfine li estis vizitanta grafon Julij Stenbokru, kuzon de Karl Hagemeister, en kies domo renkontiĝis artistoj, verkistoj, sciencistoj ktp, inkluzive Fjodor Dostojevskij kaj Dmitrij Grigoroviĉ[2].
Militservo
[redakti | redakti fonton]Somere 1872 li finis la lernejon kaj ekservis en la 15-a Dragona Tvera Regimento, deplojita en setlejo Carskije Kolodciru (Caraj Putoj) en Transkaŭkazio. Poste li klarigis sian elekton de la trupo per rekomendoj de la geonkloj, kiuj loĝis proksime, kaj manko de financaj rimedoj por servi en gvardio (kies oficiroj devis elspezi multe por subteni decan vivmanieron). Li rememoras ke oficiroj krom malmultaj esceptoj estis junaj fraŭloj, do ofte kaj multe drinkis, diboĉis, partoprenis duelojn (inkluzive kun mortofinoj) kaj amuziĝis en la apuda Tifliso. Li kritike konstatis ke ili legis malmulte kaj distingiĝis nek per militaj scioj, nek per emo al edukado[3].
La rusa-turkan militon li partoprenis en Kaŭkazio kaj rememoris ke ĝi estis atendata kaj sopirata de la militistoj, kiujn tedis monotona tendara vivo, do ili deziris distriĝi, gajni premiojn kaj ricevi pli altajn rangojn. La celoj de la milito estis por ili malklaraj kaj neinteresaj. Li partoprenis sieĝon de Karso kaj rememoris interalie ke komence de la milito oni malestime traktis la turkajn militistojn, eĉ indignis kiam ili kuraĝis atakis rusajn trupojn, sed poste iĝis klare ke la turka armeo ŝanĝiĝis kaj estas serioza malamiko[4].
En 1881 Aleksej Brusilov transloĝiĝis al Sankt-Peterburgo kie li ekservis en la ĉevala-grenadista regimento kaj la Oficira Kavaleria Lernejo — unue kiel adjutanto, poste kiel estro de la oficira sekcio. Poste li estis nomumita vic-estro kaj fine estro de la lernejo.
En januaro 1909 Brusilov veturis al Varsovia Milita Distrikto kie li iĝis komandestro de la 14-a armea korpuso, deplojita en Lublino. Li konstatis ke pola loĝantaro estis plejparte malamikema al la rusa armeo, en 1911 li ricevis plurajn anonimajn leterojn kun minacoj. En majo 1912 li estis nomumita asistanto de komandestro de la Varsovia Milita Distrikto kaj transloĝiĝis al la ŝtata domo en eksa fortikaĵo Zegrze, kiun li nomis "paradiza loko"[5].
Aleksej Brusilov miris ke plej altajn postenojn en la milita administracio de la regiono okupis germanoj kaj la humoro ĝenerale estis favora al Germanio, kiu estis konsiderata amiko, ne potenciala kontraŭulo. Somere 1913 li transiris al la Kieva Milita Distrikto kaj iĝis komandestro de la 12-a armea korpuso, deplojita en Vinico[6].
Somere 1914 li kaj lia edzino feriis en kuracloko Bad Kissingen (Germanio). Brusilov opiniis ke la milito inter la Rusia kaj Germana imperioj komenciĝos en 1915, do decidis profiti la kuracadon kaj reveni por partopreni la manovrojn. Antaŭ ol reveni hejmen ili ĉeestis grandan feston en parko dum kiu en la centra placo amasiĝis homoj por vidi kiel grandaj dekoraĵoj, bildigantaj la Ruĝan Placon, Moskvan Kremlon kaj la katedralon Sankta Bazilio, estis detruitaj de kanonpafado kaj forbrulis akompane de germana himno kaj krioj de jubilantaj ĉeestantoj. Post la atenco de Sarajevo kaj sekvintaj reciprokaj deklaroj li komprenis ke la milito eksplodos pli rapide, do revenis al Rusio. Laŭvoje ili vidis histeriajn homamasojn sur strato Unter den Linden, kiuj postulis militon kontraŭ Rusio. Post reveni li iĝis komandestro de la 8-a armeo[7].
Lia korpuso atakis aŭstra-hungarajn trupojn en Galicio kaj komencis la batalon ĉe rivero Gnilaja Lipa, kiun li gajnis. Poste lia 8-a armeo ekmarŝis al Lvovo, helpinte al la 3-a armeo okupi ĝin senbatale. Baldaŭ lia 24-a korpuso okupis Haliĉ. Aŭstra-hungaraj trupoj faris kontraŭofensivon por reokupi Lvovon, do komence de septembro okazis batalo ĉe Horodok, kiun Brusilov gajnis. Fine de septembro li batalis apud Przemyśl, denove gajninte. Ĝis la fino de novembro lia armeo daŭrigis la ofensivon, atinginte la Karpatojn kaj haltinte ĉe la Granda Hungara Ebenaĵo, aliron al kiu hungaraj trupoj defendis speciale fervore. Poste li diris ke la batalo ĉe Przemyśl estis la lasta, kiun partoprenis regula armeo — ekde tiam ĉiam pli kreskis nombro de ĵusbakitaj oficiroj kaj apenaŭ instruitaj soldatoj-rezervistoj. Sekvis kelkaj monatoj de rezina milito (germane Gummikrieg), kiel nomis la aŭstroj la bataladon en la Karpatoj kun sinsekvo de atakoj kaj kontraŭatakoj. Sed la 9-an de[jul.]/ 22-an de marto 1915[greg.] Przemyśl kapitulacis, do la aŭstroj ne plu havis stimulon ataki tiuflanke por malsieĝigi la urbon.
Sed en majo 1915 aŭstra-hungaraj kaj germanaj trupoj komencis ofensivon ĉe Gorlice, trarompis defendon de rusaj trupoj kaj komenciĝis Granda Retreto dum kiu rusaj trupoj forlasis grandajn areojn. Brusilov transiris al aktiva defendo, kiun li ĉiam konsideris pli bona ol tiu pasiva.
En marto 1916 Brusilov estis nomumita komandestro de la Sudokcidenta Fronto. La 1-an de[jul.]/ 14-an de aprilo 1916[greg.] dum la Milita Konsilio en Mogilovo li proponis ke dum planitaj ofensivoj de la Okcidenta kaj Nordokcidenta frontoj, lia Sudokcidenta Fronto ankaŭ faru ofensivon por subteni ilin. Tio kontraŭis ĝeneralan humoron, eman al pasiva defendo, klarigata precipe per malsufiĉo de peza artilerio kaj obusoj. Do oni decidis ke ĉiuj estu pretaj ataki meze de majo. Brusilov decidis ke la ĉefan atakon faros la 8-a armeo direkte al Lucko, sed por maski siajn intencojn li ordonis en ĉiuj lokoj elekti plurajn atakotajn lokojn kaj komenci preparajn foslaborojn. Sekve de tio ĝis la lasta momento eĉ la militistoj mem ne sciis, kie estos la ĉefa bato.

La {4} en la destinitaj lokoj komenciĝis forta artpafado, kreinta trairejojn en dratlinioj kaj detruinta tranĉeojn de la unua linio. En la unuaj tagoj rusaj trupoj grave antaŭeniĝis, kaj ĝis la 10-an de[jul.]/ 23-an de junio 1916[greg.] kaptis 4 000 oficirojn, 200 000 soldatojn kaj abundon da armiloj kaj teknikaĵoj. Ĝis la 30-an de julio[jul.]/ 12-an de aŭgusto 1916[greg.] estis kaptitaj pli ol 8 000 oficiroj kaj 370 000 soldatoj. Oni sukcesis repreni grandan parton de la teritorio, perdita en 1915, rekonkeri la tutan Bukovinon kaj parton de orienta Galicio. Sekve de tiu ĉi ofensivo la Rumana reĝlando forlasis sian neŭtralan pozicion kaj aliĝis al la Triopa Entento, la itala armeo estis savita de kompleta malvenko fare de tiu aŭstra-hungaria, la franca kaj brita armeoj ricevis grandan malpeziĝon, ĉar kontraŭstarintaj ilin germanaj kaj aŭstra-hungaraj trupoj estis grandparte forsenditaj al la Orienta Fronto, kio grave influis rezulton de la batalo de Verdun. La Brusilov-ofensivo, ankaŭ konata kiel Brusilov-trarompo (ruse Брусиловский прорыв) grave plibonigis publikan humoron, montrinte ke la rusa armeo ankoraŭ estas sufiĉe pova ne nur por defensivo, sed ankaŭ por ofensivo. Sed tio estis nura taktika venko, ĉar atingi strategiajn rezultojn eblis nur kaze de ofensivo per ĉiuj fortoj dum efektive la Okcidenta Fronto post pluraj prokrastoj ne faris grandan atakon kaj la Norda Fronto atakis malforte, do anstataŭ planita subtena ofensivo, la Brusilov-trarompo transformiĝis je la ĉefa kaj preskaŭ sola ofensivo, kiun la malamiko fine haltigis sendinte kontraŭ ĝi trupojn, prenitajn de la aliaj lokoj, kie la atakoj ne okazis.
En januaro 1917 Aleksej Brusilov planis novan ofensivon, ĉi-foje direkte al Lvovo fare de la 7-a armeo dum la 11-a armeo devus ataki okcidenten kaj poste iri nordokcidenten al Lvovo. La Speciala Armeo kaj la 3-a armeo devus daŭrigi siajn operacojn por okupi Volodimir-Volinskij kaj Kovelon, la 8-a armeo devis subteni dekstran alon de la Rumana Fronto dum ties ofensivo. Li asertis ke la trupoj estis bone ekipitaj kaj batalpretaj, inklzuve rilate humoron.
Sed post la Februara revolucio en 1917 komenciĝis alfluo de maldekstraj agitantoj, kiuj propagandis malobeon al la komandestroj kaj bolŝevistan sloganon "la paco sen aneksoj kaj kontribucioj". En majo 1917 ĉiuj trupoj iĝis komplete neregeblaj, postulante tuj fini la militon kaj reveni hejmen kaj rifuzante obei iujn ajn komandestrojn. La 22-an de majo[jul.]/ 4-an de junio 1917[greg.] Brusilov estis nomumita la Supera Ĉefkomandestro (ruse Верховный Главнокомандующий).
Li diris poste ke la revolucio estis neevitebla, ĉar ĥaoso en la interna politiko, senhalta ŝanĝado de ministroj, skandaloj rilataj al Grigorij Rasputin kaj ties ligoj kun la cara familio ktp grave damaĝis reputacion de la Romanov-dinastio kaj stabilecon de la reĝimo. Radikojn de la revolucio li vidis en la rusa-japana milito (1904–1905), kiun li konsideris nenecesa, malbone preparita kaj eĉ pli malbone farita. Malgajno en tiu ĉi konflikto kaŭzis grandan elreviĝon kaj indignon en la socio, kiu ne estis ĝustatempe solvita per reformoj, do nova eksplodo devis sekvi. Li esperis ke tiu ĉi socia eksplodo okazos post la milito, timante ke dum la milito ĝi povus kaŭzi kolapson de la tuta ŝtato, eble eĉ ĝian disfalon, sed politika agitado rapide detruis ankaŭ la armeon tiel ke daŭrigi la militadon iĝis neeble. La oficiroj plejparte aliĝis al la konstituci-demokratoj dum la soldatoj unue sekvis socialista-revoluciulojn, sed post kompreni ke tiuj strebas daŭrigi la militadon, la soldatoj transiris al la bolŝevistoj.

La 19-a de julio[jul.]/ 1-a de aŭgusto 1917[greg.] Aleksej Brusilov estis elpostenigita kaj la Supera Ĉefkomandestro estis nomumita generalo Lavr Kornilov. Aleksej Brusilov klarigis tion per siaj konfliktoj kun Aleksandr Kerenskij, kiun li konsideris histeria fantaziulo, plu babilanta pri neceso daŭrigi la militon kaj samtempe detruanta la armeon per siaj "demokratiigaj" ordonoj. Li forlasis la armeon kaj poste diris ke la venko de la bolŝevistoj estis prognozebla, speciale en la armeo, ĉar ili proponis al la soldatoj (plejparte mobilizitaj kamparanoj) la plej allogajn ideojn: "Mi vidis ke neniu partio promesas al la popolo tion, kion promesas la bolŝevistoj: tujan pacon kaj tujan dividon de la tero"[8].
Poste li ekservis en la Ruĝa Armeo kiel militfakulo. La 2-an de majo 1920 Brusilov estis nomumita prezidanto de la Speciala Konsilio pri la Ĉefkomandestro de la Revoluciaj Fortoj de la Respubliko, establita laŭ lia iniciato. La 30-an de majo estis publikigita lia alvoko "Al ĉiuj eks-oficiroj, kie ajn ili estas", kiun subskribis ankaŭ pluraj generaloj de la cara armeo. Brusilov alvokis ĉiujn eks-oficirojn forgesi pri ideologiaj konfliktoj kaj aliĝi al la Ruĝa Armeo por kontraŭstari ofensivon de polaj trupoj, okupintaj Litovion, okcidentajn Belorusion kaj Ukrainion. Reage al tio ĝis 14 mil oficiroj revenis al la armeo por kontraŭstari la polajn invadintojn.
La 1-an de oktobro li iĝis ankaŭ membro de la Milita-Leĝodona Konsilio ĉe la Revolucia Milita Soveto. La 8-an de novembro 1921 li iĝis prezidanto de la komisiono pri organizado de kavaleria antaŭrekruta instruado. En julio li iĝis la ĉefa militinspektoro pri la ĉevalbredado. La 1-an de februaro 1923 Brusilov estis nomumita inspektoro pri kavalerio de la Laborista-Kamparana Ruĝa Armeo. La 15-an de marto 1924 li estis nomumita fakulo pri speciale gravaj taskoj ĉe la Revolucia Milita Soveto de Sovetunio.
La 17-an de marto 1926 Aleksej Brusilov forpasis.
Li verkis librojn "Miaj rememoroj. De la cara armeo al la Ruĝa" kaj "Noticoj de kavaleriisto. Rememoroj pri la Unua mondmilito".
Familio
[redakti | redakti fonton]En 1884 li edziĝis al Anna Nikolajevna von Hagemeister, nevino de Karl Hagemeister, kiu aranĝis tion kiel bonan varianton por la familio. Brusilov diris ke kvankam ne li elektis la edzinon, li amis ŝin fervore kaj estis feliĉa en familia vivo malgraŭ malforta sano de sia edzino, kiu preskaŭ ĉiam estis malsana kaj havis plurajn mortnaskitojn, nur en 1887 naskinte filon Aleksej, la solan vivnaskiton[9].
La edzino devenis de luterana familio, sed amante la edzon, ŝi konvertiĝis al ortodoksismo malgraŭ opono de siaj onklinoj. Ŝia frato havis bienon en Estlanda gubernioru, apud Revelo. Aŭtune ili kutime vojaĝis al la Baltaj parencoj por ferii tie. Ofte ili pasigis ferion en Germanio kaj Francio, foje la tutan someron loĝis en Arcachon, de kiu Brusilov sola vojaĝis al Madrido[10].
Post la lasta akuŝo la edzino preskaŭ ĉiam kuŝis malsana en lito kaj mortis en 1908. Brusilov restis kun sia sola filo Aleksej, tiutempe fininta la Paĝian Korpuson kaj ekservinta en la imperiestra ĉevala-grenadista regimento. Li nomis sin malbona patro. Lin subtenis du pli junaj fratoj kaj ties familioj, loĝintaj apude[10].

Dum militservo en la Varsovia Milita Distrikto, li restarigis kontaktojn kun Nadeĵda Vladimirovna Ĵeliĥovskaja, kiun li konis antaŭ 20 jaroj en Tifliso kaj Peterburgo kiel junulinon, fratinon de sia amiko Rostislavl. Al tio instigis lin apero de milita gazeto "Frata helpo" (ruse Братская помощь), kies oficiala eldonisto estis Miĥail Sergejeviĉ Galkin, kolonelo de la Ĝenerala Stabo de la Rusia Imperiestra Armeo, dum la vera iniciatinto kaj motoro, laŭ ties propra agnosko publikigita en la gazeto, estis Nadeĵda Ĵeliĥovskaja. Per la gazeto li ricevis ŝian adreson en Odeso, sed longan tempon pelis de si la pensojn pri ŝi. Klopodante forgesi ŝin, li entreprenis ferian vojaĝon tra Italio, Grekio kaj Turkio, kaj eĉ revenante tra Odeso tamen ne vizitis ŝin, decidinte vivi sole por la filo. Sed fine de 1910 li sendis al ŝi leteron, veturis al Odeso kaj revenis jam kun la nova edzino. En Lublino ŝi daŭrigis volontulan helpon al la vunditoj kaj handikapuloj. Dum ilia loĝado en Zegrze ŝi kreis tie lernejon por rusaj infanoj, kiun frekventis ankaŭ iliaj polaj kaj judaj samaĝuloj[11].
Somere de 1911 venis de Usono ŝia fratino Vera kun sia edzo Charles Johnstonen, kiu estis verkisto, okultisto, teozofo, tradukisto de antikvaj manskribaĵoj de la sanskrito, hinda kaj bengala lingvoj. Konversacioj kun li tre impresis Brusilovon[12].
Memoro
[redakti | redakti fonton]
Stratoj omaĝe al ALeksej Brusilov ekzistas en Ĉelabinsko, Voroneĵo, Rubcovsk, Moskvo (Rusio).
Basreliefo fare de skulptisto Jurij Kozerackij, bildiganta Aleksej Brusilov surfone de skemo de la Brusilov-ofensivo, estis inaŭgurita la 1-an de decembro 2006 en Vinico (Ukrainio) sur la domo N 5 en strato Arkitekto Artinov, kie la generalo kaj lia familio loĝis en 1913–1914.
Bronza monumento al Aleksej Brusilov estis inaŭgurita la 14-an de novembro 2007 en skvaro Aleksej Brusilov ĉe interkruciĝo de la stratoj Ŝpalernaja kaj Tavriĉeskaja en Sankt-Peterburgo. La skulptisto estis Jan Nejman, la arkitekto Stanislav Odnovalov.
Porcelana skulptaĵo de Aleksej Brusilov estis farita de skulptisto Tatjana Belus (ruse Татьяна Белусь), dispentrita de Valentina Ŝirina en 2013 kaj troviĝas en muzeo de la Dulova Porcelana Fabriko.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Брусилов, А. А.. (1983) Мои воспоминания (ruse), p. 14. ISBN =.
- 1 2 Брусилов, А. А.. (1983) Мои воспоминания (ruse), p. 15. ISBN =.
- ↑ Брусилов, А. А.. (1983) Мои воспоминания (ruse), p. 16–18. ISBN =.
- ↑ Брусилов, А. А.. (1983) Мои воспоминания (ruse), p. 18–32. ISBN =.
- ↑ Брусилов, А. А.. (1983) Мои воспоминания (ruse), p. 38–44. ISBN =.
- ↑ Брусилов, А. А.. (1983) Мои воспоминания (ruse), p. 44–46. ISBN =.
- ↑ Брусилов, А. А.. (1983) Мои воспоминания (ruse), p. 48–51. ISBN =.
- ↑ Брусилов, А. А.. (1983) Мои воспоминания (ruse), p. 243. ISBN =.
- ↑ Брусилов, А. А.. (1983) Мои воспоминания (ruse), p. 32. ISBN =.
- 1 2 Брусилов, А. А.. (1983) Мои воспоминания (ruse), p. 34–35. ISBN =.
- ↑ Брусилов, А. А.. (1983) Мои воспоминания (ruse), p. 40–43. ISBN =.
- ↑ Брусилов, А. А.. (1983) Мои воспоминания (ruse), p. 42. ISBN =.
- Mortintoj en Moskvo
- Naskiĝintoj en 1853
- Mortintoj en 1926
- Viroj
- Naskiĝintoj la 3-an de aŭgusto
- Mortintoj la 17-an de marto
- Rusiaj generaloj
- Sovetiaj generaloj
- Militaj teoriistoj
- Homoj de la Rusa-turka milito (1877–1878)
- Rusiaj militistoj de la Unua Mondmilito
- Homoj de la Rusia enlanda milito
- Komandoroj de la Honora Legio

