Aleksej Staĥanov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aleksej Staĥanov
Persona informo
Naskiĝo 3-an de januaro 1906 (1906-01-03)
Morto 5-an de novembro 1977 (1977-11-05) (71-jaraĝa)
en Ĉistjakove
Mortokialo multloka sklerozo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio
Alma mater Industrial Academy
Okupo
Okupo politikisto • ministo • nomenklatura
vdr

Aleksej Grigorjeviĉ STAĤANOV (ruse Алексей Григорьевич Стаханов; naskiĝis la 21-an de decembro 1905/3-an de januaro 1906 en Lugovaja ĉe Orjol, mortis la 5-an de novembro 1977 en Ĉistjakove ĉe Doneck) produktis 102 tunojn da karbo en unu skipo, la 31-an de aŭgusto 1935 en karbokaverno kiel minhakisto en Donecka baseno. Tiel li troplenumis 13-oble la validan labornormon. Tiuokaze oni falsis la ciferojn kaj helpis lin 7 kunlaboristoj. Post tio organizis la sindikatoj kaj la KPSU la Staĥanov-movadon, por altigo de la laborproduktemo en la Sovetunio kaj oni faris el li ekzemplon. Li estis premiita.

Tiu laborrekordo iĝis bazo por la fortaj altigoj de la labornormoj. Sekvo de tio estis malaltiĝo de la kvalito.

Staĥanovisto estis tia laboristo, kiu laboris super la normalaj laborniveloj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]