Aleksejevskij (distrikto de Moskvo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Aleksejevskij
1bp.co 982.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Retpaĝaro alekseevsky.svao.mos.ru [+]
Demografio
Loĝantaro 80 391  (2018) [+]
Loĝdenso 15 188 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 55° 49′ N, 37° 39′ O (mapo)55.8130555637.64777778Koordinatoj: 55° 49′ N, 37° 39′ O (mapo) [+]
Areo 5,2931 km² ( 529 .31 ha) [+]
Situo de Aleksejevskij
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Alekseevsky [+]
Information icon.svg
vdr

ALEKSEJEVSKIJ (ruse Алексеевский) estas distrikto de la Nord-Orienta administra arondismento de Moskvo, Rusio. Ĝia areo okupas ĉirkaŭ 529.0 hektarojn, sur kiu loĝas proksimume 78000 rezidantoj (2017j).

Oriente ĝi limas kun Ostankino distrikto, norde kun Rostokino, okcidente kun Jaroslavskij, sude kun Meŝĉanckij.

Ĝin penetras Prospekt Mira, unu el plej longaj avenuoj de Moskvo, kiu enfluas en Jaroslavskoje ŝoseo kondukanta al la antikva sanktulejo de rusaj ortodoksuloj urbo Sergijev Posad, kie funkcias monakejo Troice-Sergieva Laŭro.

Antaŭe teritorion de la distrikto okupis densaj arbaroj, ene de kiuj estis vilaĝeto "Kopitovka". Ekde 1621 ĝin posedis princo "Dmitrij Trubeckoj". Poste lia vidvino "Anna Vasiljevna" ordonis establi la novan preĝejon omaĝe al sankulo "Aleksej" (saman nomon havis tiama caro Aleksej Miĥajloviĉ), kiu tre ŝatis tiujn lokojn, pro riĉaj ĉasadoj kun falkoj. Ekde 1647 la setlejo nomiĝas "Aleksejevskoe".

preĝejo de Tiĥvina ikono de Dipatrino

En 1680 oni inaŭguris la preĝejon de Tiĥvina ikono de Dipatrino, kies luksa fasado okulfrapas spektantojn ĝis nun.

Komence de la 20-a jarcento Aleksejevskoe iĝis parto de Moskvo.