Aleksio la 5-a Dukas
| Αλέξιος Ε΄ Δούκας (1140-1204) | |||||
|---|---|---|---|---|---|
Ilustraĵo pri Aleksio la 5-a Dukas, el la verko "Kronikoj de Zonaras"
| |||||
| Persona informo | |||||
| Αλέξιος Ε' Δούκας Μούρτζουφλος | |||||
| Naskiĝo | 1140 en Konstantinopolo, nuna Istanbulo, Bizanca Imperio | ||||
| Morto | 13-a de aprilo 1204 en Konstantinopolo, nuna Istanbulo, Bizanca Imperio, sepultita en la Universitato de Istanbulo | ||||
| Mortis per | morto per falo | ||||
| Tombo | Rodoso | ||||
| Religio | Konstantinopola Ortodoksa Eklezio vd | ||||
| Ŝtataneco | Bizanca imperio | ||||
| Familio | |||||
| Dinastio | Doukas vd | ||||
| Edz(in)o | Eudokia Angelina (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | suvereno | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Aleksio la 5-a aŭ greke:Αλέξιος Ε΄ Δούκας estis bizanca imperiestro de 27-a de januaro ĝis la 12-a de aprilo 1204, ĝuste antaŭ la prirabado de Konstantinopolo fare de la partoprenantoj de la Kvara Krucomilito.
Lia familia nomo estis Dukas, sed li ankaŭ estis konata per la kromnomo Murcuflo (Μούρτζουφλος), rilatante al aŭ densaj, elstarantaj brovoj aŭ al lia silentema, malgaja karaktero. Li atingis potencon per palaca puĉo, mortigante siajn antaŭulojn en la procezo. Kvankam li faris fortajn provojn defendi Konstantinopolon de la Krucomilita armeo, liaj militaj klopodoj montriĝis senefikaj.
Liaj agoj gajnis la subtenon de la amaso da loĝantaro, sed li fremdigis al la elito de la urbo. Post la falo, rabado kaj okupado de la Konstantinopolo, Aleksio la 5-a estis blindigita de sia bopatro, la eks-imperiestro Aleksio la 3-a, kaj poste ekzekutita de la nova latina reĝimo. Li estis la lasta bizanca imperiestro kiu regis en Konstantinopolo ĝis la bizanca rekonkero de Konstantinopolo en 1261.
Originoj kaj karaktero
[redakti | redakti fonton]Kvankam posedanta la familian nomon uzatan de gvida bizanca aristokrata familio, tre malmulte estas certe konata pri la deveno de Aleksio Dukas Murcuflo. La nobla Dukas-klano ne estis la sola kiu uzis tiun familinomon, ĉar la dinastia nomo ankaŭ estis uzata de multaj familioj el humila deveno. Oni asertas, ke Aleksio Dukas estis pranepo de la imperiestro Aleksio la 1-a Komneno (reginta 1081–1118) laŭ la virina linio (kognata deveno).



Tio ne estas neverŝajna, ĉar ĉiuj aliaj bizancaj imperiestroj, kaj la plejmulto el la uzurpantoj de la periodo havis ligon kun la antaŭa imperia domo de la Komnenoj, ĉu per deveno aŭ per geedziĝo. Pli preciza teorio estis proponita, ke li estis filo de Izaako Dukas, kaj estis la prakuzo de Aleksio la 4-a Anĝelo (reginto 1203–1204).
Lia naskiĝdato ankaŭ estas nekonata, sed ĝi foje estas donita kiel ĉirkaŭ 1140 ĉar li estis konsiderata "maljuna" en 1204. Letero sendita al Papo Inocento la 3-a deklaras, ke Aleksio Dukas Murcuflo estis "sangparenco" de Aleksio la 4-a Anĝelo.
La tiutempa historiisto Niketo Koniato (1155-1217) estis maldungita de sia ofico kiel logoteto de la financa departemento fare de Murcuflo. Lia takso pri la karaktero de la imperiestro eble estis tendenca, tamen, Koniato agnoskas, ke li estis ekstreme lerta laŭ naturo, kvankam aroganta laŭ kaj lasciva.
Politikaj intrigoj kaj uzurpo
[redakti | redakti fonton]La partopreno de Aleksio Dukas Murcuflo en la provo renversi Aleksion la 3-an Anĝelon (reg. 1195–1203) fare de Johano Komneno la Dika en 1200 kondukis al lia malliberigo. Murcuflo estis probable malliberigita de 1201 ĝis la restarigo al la trono de Izaako la 2-a Anĝelo (reg. 1185–1195, 1203–1204), la frato kaj antaŭulo de Aleksio la 3-a.
Izaak la 2-a, kune kun sia filo Aleksio la 4-a Anĝelo, estis restarigitaj al la trono per la interveno de la gvidantoj de la Kvara Krucomilito en julio 1203. Post liberigo, Murcuflo estis investita per la kortega posteno kiel protovestiarios (estro de la imperiaj financoj). Li estis edziĝinta dufoje sed li estis supozeble la amanto de Eŭdokja Anĝelina, filino de Aleksio la 3-a.
Komence de 1204, Izaako la 2-a kaj Aleksio la 4-a inspiris malmultan fidon inter la loĝantoj de Konstantinopolo per siaj klopodoj protekti la urbon kontraŭ la latinaj Krucomilitistoj kaj iliaj veneciaj aliancanoj, kaj la civitanoj fariĝis maltrankvilaj. La Krucomilitistoj ankaŭ perdis paciencon kun la imperiestroj. Ili tumultis kaj ekbruligis la urbon kiam la mono kaj helpo promesitaj de Aleksio la 4-a ne alvenis.
La incendioj trafis ĉirkaŭ sesonon de la areo de Konstantinopolo kaj eble igis ĝis trionon de la loĝantaro senhejma. La delokigo kaj la malespero de la trafitoj fine elĉerpis la volon de la popolo rezisti al la Krucomilitistoj. Aleksio Dukas Murcuflo aperis kiel gvidanto de la kontraŭlatina movado en la urbo.
Li gajnis la aprobon de la loĝantaro per sia kuraĝo gvidante atakon kontraŭ la latinuloj ĉe loko konata kiel "Trypetos Lithos"[2] ("Trapikita Ŝtono"); en ĉi tiu fortokolizio lia rajdbesto stumblis kaj li estus mortigita aŭ kaptita se bando de junaj arkpafistoj el la urbo ne estus defendinta lin. Murcuflo ekspluatis la malamon de la popolo kontraŭ la latinuloj por servi sian personan ambicion.
La civitanoj de Konstantinopolo ribelis fine de januaro 1204, kaj en la kaoso, alia obskura nobelo nomita Nikolao Kanabo estis aklamita imperiestro, kvankam li ne volis akcepti la kronon.
La du kunimperiestroj barikadis sin en la Palaco de Blakerno kaj konfidis al Murcuflo mision serĉi helpon de la Krucomilitistoj, aŭ almenaŭ ili informis lin pri iliaj intencoj. Anstataŭ kontakti la Krucomilitistojn, Murcuflo, en la nokto de la 28-a ĝis la 29-a de januaro 1204, uzis sian aliron al la palaco por subaĉeti la "hakilportistojn" (la Varengan Gvardion), kaj kun ilia subteno, aresti la imperiestrojn.
Koniato asertas, ke Murcuflo, subaĉetante la gardistojn, havis la helpon de eŭnuko kun aliro al la imperia trezorejo. La subteno de la Varengoj ŝajnas esti grava por la sukceso de la puĉo, kvankam Murcuflo ankaŭ havis helpon de siaj parencoj kaj aliancitoj.
La juna Aleksio la 4-a estis eventuale strangolita en malliberejo, dum lia patro Izaako, malforta kaj blinda, mortis ĉirkaŭ la tempo de la puĉo, kaj lia morto estis diverse atribuita al timo, malĝojo aŭ mistraktado.
Kanabo komence estis savita kaj oni ofertis al li oficon sub Aleksio la 5-a, sed li rifuzis kaj ĉi tion kaj plian alvokon de la imperiestro kaj serĉis rifuĝon en la Hagia Sofia. Li estis perforte forigita kaj mortigita sur la ŝtupoj de la katedralo.
Regado
[redakti | redakti fonton]La kronologo pri la mortoj de la detronigitaj imperiestroj kaj de Kanabo, kaj ilia rilato al la kronado de Aleksio la 5-a estas problemaj. Ŝajnas, ke Aleksio la 5-a estis aklamita imperiestro jam en la nokto, kiam li ribelis kontraŭ la kunimperiestroj de la Anĝeloj, la 27-an de januaro. Li estis kronita baldaŭ poste, ĉirkaŭ la 5-a de februaro.
Trovinte la trezorejon malplena, la nova imperiestro konfiskis monon de la aristokrataro kaj altaj oficistoj por uzi ĝin publike. Ĉi tiuj agoj igis Aleksion ŝatatan de la civitanoj, sed apartigis lin de liaj parencoj kaj aliaj eminentaj subtenantoj. Post kiam li ekhavis firman kontrolon, Aleksio la 5-a fermis la pordegojn de la urbo al la krucomilitistoj kaj plifortigis la fortikaĵojn.
Glavo en mano, li aktive gvidis atakojn kontraŭ invadoj faritaj de la Krucomilitistoj serĉante provizojn. La 2-an de februaro, Henriko de Flandrio kondukis parton de la Krucomilitista armeo al Filea, por akiri manĝaĵprovizojn. Revenante al Konstantinopolo, Aleksio la 5-a atakis lian ariergardon. La bizancanoj estis venkitaj, la imperia standardo kaj grava ikono de la Virgulino (la Panaĝia Nikopojos) estis kaptitaj.
La bizancanoj perdis kelkajn el siaj plej bonaj soldatoj en la konflikto, kaj Aleksio la 5-a estis bonŝanca kaj eskapis vivanta. Ĉirkaŭ tiu tempo Aleksio la 5-a provis detrui la Krucomilitistan floton per fajroŝipoj, sed kun malmulta efiko.
La perdo de la ikono, tradicie vidata kiel fizika enkorpigo de la dia protekto por la urbo, estis severa psikologia bato. Ĝia posedo fare de la Krucomilitistoj konvinkis multajn el la loĝantaro de Konstantinopolo, ke la venko de la okcidentanoj nun estis die aprobita, kiel puno pro la pekoj de la bizancanoj.
Ĉirkaŭ la 8-an de februaro, Aleksio la 5-a renkontis la Doĝon de Venecio, Enriko Dandolo, por pacnegocadoj. La kondiĉoj postulitaj de la venecianoj, tamen, estis tro severaj por ke la bizancanoj konsideru ilin. Koniato asertas, ke la renkontiĝo finiĝis per subita atako de la krucomilitista kavalerio kontraŭ Aleksio la 5-a kaj lia akompanantaro, la imperiestro apenaŭ eskapante de kapto.
Aleksio la 4-a estis verŝajne mortigita la saman tagon. La insisto de la Krucomilitistoj, ke li estu restarigita sur la trono, eble kaŭzis lian morton. Kiam la novaĵoj pri la morto de Aleksio la 4-a atingis la krucomilitistojn, la rilatoj inter ili kaj Aleksio la 5-a plu malboniĝis.
La perforta elpelo de ĉiuj latinuloj loĝantaj en Konstantinopolo en marto ŝajnas esti la turnopunkto, kiu igis la krucomilitistojn komenci aktive intertrakti inter si pri la divido de la Bizanca Imperio. Ili ankaŭ komencis prepariĝi por sia fina atako kontraŭ la urbo, kiu okazis la sekvan monaton.
La falo de Konstantinopolo, fuĝo kaj morto
[redakti | redakti fonton]La defendantoj de Konstantinopolo rezistis kontraŭ krucomilitista atako la 9-an de aprilo. La dua atako de la krucomilitistoj tri tagojn poste, tamen, montriĝis tro forta por forpuŝiĝi. Trarompante la murojn proksime al la Pordego Petriono[3], la Krucomilitistoj eniris la urbon kaj prirabis la Blakernan Palacon. Aleksio la 5-a provis kolekti la popolon por la defendo de la urbo, sed sen sukceso.
Aleksio la 5-a tiam suriris fiŝkaptistan boaton kaj fuĝis el la urbo al Trakio en la nokto de la 12-a de aprilo 1204, akompanata de Eŭdokja Anĝelina kaj ŝia patrino Eŭfrozina Dukajna Kamaterina (1155-1211). En Hagia Sofia, Konstanteno Laskaris estis aklamita kiel imperiestro, sed nekapabla persvadi la Varengojn daŭrigi la batalon, en la fruaj horoj de la 13-a de aprilo li ankaŭ fuĝis, lasante Konstantinopolon sub krucomilita kontrolo.
Aleksio la 5-a kaj liaj kunuloj fine atingis Mozinopolo, kiu estis okupita de la detronigita imperiestro Aleksio la 3-a Anĝelo kaj liaj sekvantoj. Komence ili estis bone akceptitaj, kaj Aleksio la 5-a edziĝis al Eŭdokja Anĝelina. Poste, tamen, Aleksio la 3-a aranĝis, ke lia nova bofilo estu kaptita kaj blindigita, tiel igante lin neelektebla por la imperia trono.
Forlasita kaj de siaj partianoj kaj de sia bopatro, Aleksio la 5-a estis kaptita proksime de Mozinopolo, aŭ eble en Anatolio, fare de la antaŭenirantaj latinoj sub Teodoriko de Loos (Seneskalo de Rumanio) en novembro 1204. Reveninte al Konstantinopolo kiel kaptito, Aleksio la 5-a estis procesita pro ŝtatperfido kontraŭ Aleksio la 4-a.
En sia proceso, la blinda eks-imperiestro argumentis, ke estis Aleksio la 4-a, kiu faris ŝtatperfidon al sia lando, per lia intenco inviti la krucomilitistojn eniri Konstantinopolon amase. Kondamnita, li estis ekzekutita per neatendata maniero: li estis morte ĵetita el la supro de la Kolono de Teodozio.
La nova, fremda, latina reĝimo de konkerintoj en Konstantinopolo eble rigardis la publikan proceson kaj ekzekuton de la viro, kiu murdis la lastan "legitiman imperiestron", kiel manieron ĵeti aŭron de legitimeco sur sin.
Aleksio la 5-a estis la lasta bizanca imperiestro, kiu regis en Konstantinopolo antaŭ la establado de la Latina imperio, kiu kontrolis la urbon dum la sekvaj 57 jaroj, ĝis ĝi estis reakirita de la Nicea Imperiestro Mikaelo la 8-a Palajologo en 1261.[4]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La Pordego de Petriono estis unu el la 16 enirejoj en la marmuroj de Konstantinopolo, situanta laŭlonge de la Ora Korno en la bizanca regiono de Petriono (nuntempe Fanaro, en Istanbulo).
- ↑ The Fourth Crusade 1202–04
- ↑ Petriono, ankaŭ konata kiel Petrio, estas regiono en Konstantinopolo ĉe la Ora Korno same kiel la nomo de monaĥejo situanta proksime de la "Fera Pordego" en la regiono Petriono.
- ↑ Angla Vikipedio
| Antaŭe: | Bizanca Imperiestro | Poste: |
|---|---|---|
| Izaako la 2-a Anĝelo kaj Aleksio la 4-a Anĝelo | 27-an de januaro 1204 - 12-an de aprilo 1204 | Konstanteno Laskaro (1170-1205) Baldueno la 1-a (1171-1205) Teodoro la 1-a Laskaro Mikaelo la 1-a Komeno (1170-1215) Aleksio la 1-a (Trebizondo) (1182-1222) Aleksio la 3-a Anĝelo (1153-1211) Bonifaco de Montferato (1150-1207) |

